Adieu poulet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adieu poulet
filmo
Originala titolo Adieu poulet
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 10 dec. 1975, 29 jan. 1976, 2 feb. 1976, 10 jun. 1976, 9 nov. 1976, 14 apr. 1978, 11 mar. 1979, 26 mar. 1979, 28 jun. 1979
Ĝenro comedy thriller
Kameraado Jean Collomb
Reĝisoro(j) Pierre Granier-Deferre
Produktisto(j) Georges Dancigers
Scenaro Francis Veber
Loko de rakonto Rueno
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Lino Ventura • Patrick Dewaere • Claude Rich • Victor Lanoux • Françoise Brion • Julien Guiomar • Christine Laurent • Claude Brosset • Dominique Zardi • Ève Francis • Gérard Dessalles • Gérard Hérold • Henri Attal • Henri Lambert • Jacques Rispal • Jacques Serres • Jean-Yves Gautier • Lionel Vitrant • Michel Beaune • Michel Peyrelon • Michel Robin • Pierre Londiche • Pierre Tornade • Raoul Curet • Sylvain Lévignac • Valérie Mairesse
IMDb
vdr

Adieu poulet ("Adiaŭ sbiro") estas franca filmo reĝisorita de Pierre Granier-Deferre kaj aperinta la 10-an de decembro 1975.

La filmo estas adaptita el la romano Adieu poulet ! de Raf Vallet, publikigita en 1974 kaj inspirita de vera okazintaĵo en 1971 en Puteaux.

Temo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la angla titolo (The French Detective), fakte ekzistas du francaj detektivoj, bazitaj en Rueno. Verjeat estas maljuna, multsperta detektivo, dum Lefevre estas lia juna, sensperta kaj cinika partnero. La du detektivoj ne multe ŝatas unu la alian komence, sed tio ŝanĝiĝos. Ilia nuna tasko estas alfronti koruptan politikiston. Dum baloto, ekzistas batalo inter la subtenantoj de du el la kandidatoj. En la manbatalo politikaj banditoj murdas la volontulon de kontraŭulo kaj ankaŭ mortigas polic-oficiron. La oficiro havas tempon averti siajn kolegojn, ke la murdinto estas Portor, konata gangstero, kies frato kampanjas por leĝo kaj ordo nome de la kandidato Lardatte. Ĉefinspektoro Verjeat kredas ke la politikisto kiu dungis la banditojn estas same kulpa kiel la murdinta gangstero. Lia postkuro post Portor estas malhelpata fare de Lardatte, por kiu li havas personan abomenon kaj kiu maltrafas neniun ŝancon humiligi lin. La postkuro de Verjeat post Lardatte havigas al li averton de liaj ĉefoj. Kiam li embarasas Lardatte senarmigante ostaĝon (la patron de la mortinta volontulo), Verjeat estas sciigita ke li estas promociita kaj translokita ene de semajno al posteno ekster Rueno. Ĉi tio forigos lin de la kazo. Kiel rezulto, li tiam trovas sin kun mallongega tempo por kapti Portor. Verjeat certas, ke lia venonta translokigo estas ĝentileco de Lardatte kaj liaj policaj kontaktoj. Li akcelas sian ĉasadon de la gangstero kaj, kun Lefevre, li realigas komplikan skemon por gajni pli da tempo antaŭ la translokigo.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Lino Ventura: Ĉefkomisaro Verjeat
  • Patrick Dewaere: Inspektoro Lefevre
  • Victor Lanoux: Pierre Lardatte
  • Claude Rich: Juĝisto Delmesse
  • Pierre Tornade: Komisaro Pignol
  • Claude Brosset: Antoine Portor
  • Jean Collomb: Kelnero
  • Dominique Zardi: Paciento
  • Henri Attal: Luigi, gangstero
  • Valérie Mairesse: Knabino kun kokardo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]