Adolf Macho

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf MACHO (maĥo), aŭstro-germano, instruisto de burĝlernejo kaj direktoro de faka lernejo. Naskiĝis en la 20-a de aŭgusto 1856 en Topkowitz (iam en Ĉeĥoslovakio) mortis en la 26-a de decembro 1932 en Wien. Esperantisto de 1906. Fondis en 1908 la duan Esperanto-Socio en Wien la „Fideleco“, kies prezidanto li estis ĝis la morto. Multaj kursoj, ankaŭ por lernejanoj. Dum kelka tempo prezidanto de Instruista Esperanto-Socio. Tradukoj de multaj germanaj poeziaĵoj (precipe en manuskripto)