Adolfov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolfov
germane: Adolfsgrün
vilaĝo
Travetureja ŝoseo
Oficiala nomo: Adolfov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Telnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Situo Adolfov
 - alteco 750 m s. m.
 - koordinatoj 50° 44′ 07″ N 13° 54′ 19″ O / 50.73528 °N, 13.90528 °O / 50.73528; 13.90528 (mapo)
Katastro 4,46 km² (446 ha) Telnice
Fondo 1833
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 403 38
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Adolfov
Portalo pri Ĉeĥio

Adolfov (germane Adolfsgrün) estas montara vilaĝo kaj baza sidejunuo en Ĉeĥio, parto de municipo Telnice en distrikto Ústí nad Labem etendiĝanta sur montodorso de orienta Ercmontaro en alteco 750 m s. m., proksimume 1 km sudoriente de ŝtatlimo kun Germanio.

Adolfov situas en katastra teritorio Telnice kun areo 4,46 km2.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gastejo Stadt Dresden en Adolfov sur historia bildkarto el la jaro 1915

La setlejon fondis en la jaro 1833 grafo Adolf z Ledeburu (Adolf von Ledebur auf Tellnitz), posedanto de senjorujo Všebořice, laŭ kiu ĝi estis nomita, pro loĝigado de laboristoj konstruantaj ŝoseon. Dum sia ekzistado la domaro plimulte apartenis al municipo Větrov (Streckenwald), kiu alterne apartenis al najbara Krásný Les kaj Petrovice. En la jaro 1927 ĉi tie vivis 76 loĝantoj en  10 domoj. Al la jaro 2015 Adolfov estas baza sidejunuo de municipo Telnice.

Naturrilatoj[redakti | redakti fonton]

Adolfov estas domaro kaj baza sidejunuo de municipo Telnice. Ĝi troviĝas en norda parto de distrikto Ústí nad Labem en Regiono Ústí nad Labem, apud ĉeĥa-germana ŝtatalimo. Ĝi estas konsisto de katastra teritorio Telnice, kiu etendiĝas sur areo 4,46 km2, kaj troviĝas en ties okcidenta parto. Ĝi situas en supermara alteco proksimume 695–755 m s. m. La limo de Adolfov el okcidento kopias la limon de naturrezervejo Černá louka, sekve ĝi kondukas sur kampa vojo apud limo de arbaro, perpendikle ĝi kondukas tra ŝoseo de la tria klaso III/2487 el Petrovice ĝis Cínovec, proksime malantaŭ konstruareo ĝi forturniĝas orienten, parte ĝi kopias rojon Telnický potok kaj plimulte sur nivellinio ĝi kondukas al oriento super Zadní Telnice. Poste ĝi forkliniĝas al nordokcidento kaj pli-malpli paralele kun la okcidenta limo de la teritorio ĝi direktas al la ŝtatlimo, kiu kreas la nordan parton de Adolfov.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Kondukas tra ĝi Eŭropa longdistanca pado E3 el Hispanio ĝis Bulgario, markita per ruĝa ruĝa turisma marko marko, kaj ĝi estas elirpunkto de verda verda turisma marko marko ĝis Telnice kaj instruvojo nomita Forgesita limregiono, kondukanta tra Krásný Les kaj Petrovice al Děčínský Sněžník. Proksimume 5 kilometroj sudokcidente troviĝas signifa turisma punkto Komáří hůrka (808 m s. m.).

El vintraj sportoj eblas trafiki skikuradon, alpan skiadon kaj neĝtabuladon. Adolfov estas elirpunkto de vico da skiruraj vojoj kaj kondukas tra ĝi Skiista magistralo de Ercmontaro. Proksimume 400 metroj oriente de la centro de vilaĝo troviĝas skicentrejo Zadní Telnice, kies komencoj tuŝas ĝis tempoj antaŭ la unua mondmilito.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]