Adonai

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Adonai, hebree אֲדֹ*נָי signifas «Sinjoro» la Sinjoro (Sinjoro Dio), kaj estas unu el la plej disvastigitaj inter la Nomoj de Dio en la Biblio. Laŭ dikredantaj judoj estas la maniero per kiu oni legas la dian tetragramonYHWH, alimaniere, pro respekto kaj timo, ne prononcebla.

En la preĝoj kaj en seriozaj komunikaĵoj, judoj uzas la sinonimon HaShem = יהוה ("La-Nomo").

Kiam la masoretoj de la 8a jarcento de nia erao rekuperis (aŭ iniciatis) la aldonon de vokaloj al la pura konsonanta skeleto per kiu la semidaj kulturoj skribis siajn lingvojn, estis algluitaj al tetragramo YHWH la samajn vokalojn de la vorto Adonai La biblia tetragramo (aŭ "tetragrammaton") estas la sekvenco de la kvar (τέτρα = tetra, laŭgreke) literoj (γράμματα = grammata laŭgreke) hebreaj י*ה*ו*ה (yod, he, waw, he: יהוה) kiuj komponas la hebrean nomon de Dio.

Oni kalkulis kiomfoje aperas la tetragramo YHWH en la Biblio kaj trovis ke ĝi enskribiĝas 439 (kun kelke da erara marĝeno pro tekstoj necertaj). Iuj trajarcentaj bibliaj tradukoj emas savi la malmulton de la supozitaj sonoj aŭ signifoj de la tetragramo enkondukante Javeo/n aŭ Jehovo/n aŭ similaĵojn. La Atestantoj de Jehovo substituis per Jehovo ne nur la tetragramon sed ankaŭ ĉiujn aliajn nomojn de Dio: kaj tial ili povas diri ke la persona nomo de Dio (Javeo aŭ Jehovo) surfaciĝas en la Biblio milojn da fojoj.

La tradukintoj sefardaj de la Biblio de Ferrara tiom zorgis eviti la prononcon de io de la Dia Nomo, ke anstataŭ Adonai, skribis simplan «A» punktitan.

La responda greka termino estas Κύριος (Kýrios), kiu substituas la tetragramo-Adonai/n laŭ 439 fojojn en la tradukoj al la antikva greka: ekzemple en la septuaginto kiu entenas nur la Malnovan Testamenton. Κύριος estas ankaŭ la nomo per kiu estas indikata kaj preĝata Jesuo Kristo, al kiu do oni atribuis la saman titolon atribuitan al Dio en la malnova testamento.

Simila vorto troviĝas en la antikva greka, uzita por kvalifiki la dion Tamuzon: «Adonis (mallongigita Adoni) = Mia Sinjoro» el la fenica lingvo.

Ekde la helenisma epoko tiu dia nomo aperas en la libroj de Kabaloj kaj sur amuletoj. Ekde la helenisma epoko tiu dia nomo aperas en la libroj de Kabaloj kaj sur amuletoj. Niajn tempojn la vorto Adonai estas uzata kiel rekonsigno en framasonaj ritoj.

Vidu ankaŭ [redakti]