Aelle la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aelle la 2-a (m. la 21-an de marto 867) estis reĝo de Northumbria, Anglio de ĉ. 862 al sia morto.

Restas neniuj informoj pri lia deveno. Li iĝis reĝo post la detronigo de Osbert, verŝajne en 862 aŭ 863.

Siatempe li havis reputacion pro tiraneco. Laŭ la 12-jarcenta kronikisto Simeono de Durham, li forprenis plurajn bienojn kiuj apartenis al la eklezio.

En 866 granda vikinga armeo invadis Northumbria kaj kaptis Jorkon la 21-an de novembro. La sekvantan jaron Osbert kaj Aella kuniĝis por batali kontraŭ la vikingoj. Kiam ili alproksimiĝis al Jorko, multaj vikingoj fuĝis, sed dum sekva batalado Aella kaj Osbert mortis kaj la postvivantoj eniris pacakordon kun la vikingoj. Tiuj nomumis Ecgbert la 1-an reĝo.