Agnieszka Mozer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnieszka Mozer en 2008

Agnieszka MOZER [agnjeŝka mozer] (naskita la 6-an de oktobro 1986) estas pola esperantistino. Ekde novembro 2010 ĝis la jaro 2012 ŝi estis prezidantino de Pola Esperanto-Junularo[1].

Agnieszka Mozer loĝas en Varsovio kaj estas membro de la klubo Varsovia Vento. Ŝi partoprenis en la organizado de Internaciaj Junularaj Kongresoj, Ago-Semajnoj kaj Junularaj E-Semajnoj.

Referencoj