Agonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La agonio de Tiberio de J. Paul Laurens.

La agonio (de la greka αγωνία, agonía "ekstrema sufero" kaj el greka αγων, agón "lukto") estas la stato kiu nepre kondukas al morto; la kaŭzoj de la agonio povas esti multaj el gravaj malsanoj kiel la sepso ĝis gravaj akcidentoj. La agonia procezo ne havas limtempon, sed plej ofte depende de la kaŭzo ĝi povas esti ĉu mallonga ĉu longa.

Kelkaj fakuloj konsideras ĝin kiel la lasta fazo de la vivo, fum aliaj kiel la unua fazo de la morto. Oni foje difinas ĝin kiel la "Prodromo de la Morto", tio estas, la intermeza vojero inter la vivo kaj la morto.

Metafore aŭ larĝasence tiu termino estas simbolo de neeltenebla sufero, kaj estas uzata por priskribi ekstreman doloron, ĉu internan ĉu eksteran. Persono agonias kiam ĝi estas grave vundita aŭ malsana, kian suferas mutilaĵojn aŭ torturojn, aŭ kiam eksperimentas gravan traŭmaton ĉu en korpo aŭ menso.

En medicino agonio referencas al aro de psikofizikaj ŝanĝoj kiuj okazas antaŭ antaŭvidebla morto. Tiu momento de la malsano ne havas rektan rilaton kun la sufero, ĉar oni povas trapasi ĝin sen suferi, por ekzemplo, doloron. Ĉiam estas simptomoj kiuj ĉeestas, kiel la manko de intereso, la malfacilo manĝi, kelkaj misordoj de psikiatra tipo kiel deliro, ktp.

En religio la termino agonio estas menciita en multaj kredoj, ĉefe en la regionoj de antikva grek-romia mondo.

  • Por kristanoj, la agonio estas la "Pasio de Jesuo", pere de kiu li alprenis la pekaron de la homaro, lau la kristana teologio.
  • La judoj siaflanke uzas tiun terminon por referenci al la persekutado kaj etna amasmortigado fare de Nazia Germanio kaj ne nur dum la hegemonio de la Tria Regno.

En filozofio la hispana verkisto Miguel de Unamuno verkis "La agonía del cristianismo" (La agonio de kristanismo) en kiu la termino rilatas al la etimologia signifo (lukto), konsiderante la religian kredon kiel senfina luktado.