Aigul Kemelbaeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aigul Kemelbaeva
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (59-jaraĝa)
en Abay District
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aigul Zholdasbayevna Kemelbaeva, kazaĥe: Айгүл Жолдасбайқызы Кемелбаева, naskiĝis la 21-an de marto 1965 en la vilaĝo Kundizdy, proksime de Semipalatinsk (Semej), en la Provinco Orienta Kazaĥio) estas kazaĥa verkistino kaj recenzistino de literaturo, konsiderata grava membro de la postsendependeca literatura generacio en Kazaĥio. Ŝi estas regula kunlaborantino de Words Without Borders (Vortoj Sen Limoj)[1]. Ŝi estas membro de la Verkista Unio de Kazaĥio ekde 2001.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post studado ĉe la Nacia Al-Farabi Universitato de Kazaĥio (ankaŭ nomata KazNU) kun akademia grado en ĵurnalismo en 1987, ŝi studis en Moskvo ĉe la Literatura Instituto Maksim Gorkij, diplomiĝante en 1994[1] [2].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝian debutan romanon, Vojaĝo al la Sepa Kontinento (angle: A Journey to the Seventh Continent) ŝi verkis en la aĝo de 15, kiu akiris la duan lokon en nacia junulara literatura konkurso.

Ŝi verkis pli ol 300 priliteraturajn artikolojn, eseojn, kaj tradukojn, kiuj estis publikigitaj en la gazetaro. Krome ŝi verkis 3 prozajn librojn kaj 2 librojn de literaturo kaj eseojn, iuj ankaŭ aperis en antologioj.

  • 1986: "Жетінші құрылыққа саяхат" (Vojaĝo al la Sepa Lando), novelo, eldonejo Zalin (баспасы Жалын).
  • 2001: "Тобылғысай" (Tobylgisay), prozo, eldonejo Elorda.
  • 2003: «Мұнара» (Turo), romano, eldonejo Almati.
  • 2013: «Мәжнүн жүрек» (Majnun Khurt), kolekto de eseoj kaj intervjuoj, eldonejo Alash.
  • «Сөз хикмет» (Vorto de saĝeco), kolekto de eseoj kaj intervjuoj, eldonejo "Tradicio", (2016).

Antologioj[redakti | redakti fonton]

  • Sendependa Kazaĥio. Antologio de moderna literaturo" en 3 volumoj.
  • "Rasul Gamzatov kaj la monda artsistemo", Maĥaĉkala, 2013. 2 eseoj - "Kroniko de Dagestano. la libro de Rasula Gamzatova "Mia Dagestano";
  • "Poezio de Rasula Gamzatova. "Magia flugo de gruoj". Atajurttan Oykuler-Kazaĥstano. Huzun kousagi. disvastiĝanta Ankaro, 2016.
  • "Gibadat", rakonto, tradukita en la turkan de Malik Otarbaev."Gluckliche Wirkungen - Eine literarische Reise in bessere Welten". Internacia kolekto de noveloj. Germanio, Berlino. "Die Schneiderin" ("La Tajloro"), rakonto. en la germanan kiun tradukis Tansulu Rakhimbaeva.
  • "De Koro al Koro", kolekto eldonita pro projekto de Goethe-Institut, eldonejo "Atamura", 2017. La du rakontojn "Shashty" kaj "Ereymen kaj Akynai" estis tradukitaj en la germanan de Tansulu Rakhimbaeva, Saltanat Ashirova kaj redaktita de Gert Heidenreich.
  • "Moderna kazaĥa prozo", antologia rakonto "Kokenai kaj Kalkaman" en 6 lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ankaŭ verkis manuskripton por kelkaj kazaĥaj filmoj.

  • 2005: "Kunya", surbaze de la rakonto "La peko de Sholpan" de Magzhan Zhumabayev, Kazakhfilm, reĝisorita de Bolat Sharip.
  • 2012: "Suleymen Eskaraev", dokumenta filmo
  • 2013: "Sultano Orazalin", dokumenta filmo
  • 2014: "Zhiembet Zhyrau", dokumenta filmo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Shelley Fairweather-Vega & Zaure Batayeva, Writing by Kazakh Women, Words Without Borders, la 1-an de januaro 2018, alirite la 10-an de julio 2022.
  2. (en) "Kemelbaeva A." East Kazakhstan: famous names. la 14-an de majo 2020.