Aita Medie
Aita Medie (ajta), hungare: Középajta (koeze:pajta) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Sfântu Gheorghe. Administre apartenas ĝi al Aita Mare.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1417 loĝantojn (hungaroj), en 1992 960 (96% hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Középajta apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Ĝemelkomunumo
Renomaj personoj
- József Benkő (Bardoc, 20-a de decembro 1740 - 28-a de decembro 1814) botanikisto, historiisto, reformita pastro de la vilaĝo.
- Endre Barabás (5-a de marto 1870 – Budapest, 25-a de majo 1945) pedagogia verkisto, ĵurnalisto.
- János Ferenczi (22-a de marto 1789 – Dálnok, 25-a de aprilo 1868): ref. pastro, dekano, etnografia verkisto
- Imre Gyenge (30-a de septembro 1939 - Sibiu, 9-a de junio 1986) skulptisto.
- Ferenc Nagy (*3-a de novembro 1934): ĵurnalisto, redaktoro.
- Péter Pusztai grafikisto, pentristo, fotisto.[1][2][3]