Akcidenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En filozofio, akcidenco estas atributo, kiu povas aŭ ne aparteni al subjekto, sen influi ĝian esencon.[1] Ĝi ne signifas la samon kiel "akcidento" kiel uzata en komuna parolado, hazarda incidento, normale malutila. En PIV akcidenco estas "eco de fenomeno, kiu ne estas esenca, sed troviĝas ĉe ĝi nur hazarde, kontingence".[2]

En moderna filozofio, akcidenco (aŭ akcidenca posedaĵo) estas la kuniĝo de du konceptoj: posedaĵo kaj kontingenco. Neesencismo argumentas, ke ĉiu posedaĵo estas akcidenco. Modala necesismo argumentas, ke ĉiuj posedaĵoj estas esencaj kaj neniu posedaĵo estas akcidenco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guthrie, William Keith Chambers. (1990) A History of Greek Philosophy. Cambridge University Press, p. 148. ISBN 978-0-521-38760-6.
  2. PIV NPIV Alirita la 17an de Januaro 2021.