Moderna filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Moderna filozofio konvencie komenciĝas kun la Humanismo (15-a jarcento p.K.) kaj kun la revalorigo de la homo kaj ties sperto eminente tera kvankam neekskludanta la integran destinon de la homo, kaj finiĝas kun la figuro de Immanuel Kant (1724 - 1804), la pensulo kiu malfermos la vojojn al Romantikismo kaj al la nuntempa filozofio. La trajto plej distinga estas fakte la intensigita antropocentrismo, kiu en iuj pensuloj, precipe ĉirkaŭ la finiĝo de la 18-a jarcento, kun la klerismo albordiĝas al la relativismo kiu iuaspekte similas al tiu de pozitivismo kaj de la hodiaŭa filozofio.

Humanismo kaj renesanco[redakti | redakti fonton]

La renesanca filozofio renaskigis la novplatonismon kaj la penson de Plotino, tiam komplete identigitajn kun tiu de Platono; en ili ĉeestis ankaŭ konceptoj propraj de aristotelismo. Inter la epigonoj inspiritaj de tiu novsplatonismo elstaris en Germanio Nikolao el Kuzo. Tiu ĉi formulis metafizikon bazitan sur tiu kiu estis difinita negativa teologio en la verkoj de la 5-a jarcento atribuitaj al Pseŭdo-Dionizo la Areopagana, asertante [1] ke la vera saĝulo estas kiu, sciante ke mem ne scias, posedas do la "doktan nescion": unuflanke li scias ke Dio estas transe de ĉio, eĉ de la penso, kaj tial estas neatingebla per la filozofio; aliflanke li scias ke Dio estas difinebla almenaŭ nivele de la Esto, ĉar Li estas la celo al kiu la racio anhelas. La filozofio devas tial kulmini en la religio. Dio tial estas la fundamento de la racieco, sed pri Li oni povas atingi nur scion intuician ĉar la Vero ne estas io posedebla sed io de kiu oni estas posedata.

En Italio filozofiis Marsilio Ficino kaj Johano Piko de la Mirandolo. Ficino konceptis platonismon kiel veran kaj propran propedeŭtikon al la kristana kredo, titolante sian precipan verkon Theologia platonica. Sammaniere Piko celis akordigi platonismon kun aristotelismo, ekzaltante la homon pro la fakto ke nur lin Dio provizis per la dono de la libero. La Pika filozofio, spite de iu indulgo ĉe najvecaj kredaĵoj, pro mensa proceduro kaj filozofiaj atingoj estas kalkulita inter la kristanaj humanistoj.

En tiu renovigita kultura etoso reprenis vigoron la emblema disciplino de tiu periodo: alkemio kiu rolis kelkmaniere antaŭesplorista fazo de la kemio kaj de la moderna scienco. Kultisto pri alkemio estis aparte Giordano Bruno, kiu atribuis al la senlima spaca kontinuo la karakterizon de senfineco kontraste kun la skolastikuloj kiuj atribuis al la senlima spaco karakterizon de fineco. Se la spaco estas senfina, nenio estas centra kaj do la tero perdas sian “orgojlan” centrecon al ĝi asignitan de la samtempa geocentrismo.

La scienca revolucio[redakti | redakti fonton]

En tiu etoso, pri aparta rolo taskiĝis la scienco, kiu, malproksimiĝante el aprioraj sistemoj kaj vizioj transcendaj, nome startante kaj procedante kun la sola racio, adresiĝas ĉiam pli al la esplorado de la kampo de la naturo pere de matematikaj kaj fizikaj instrumentoj, danke al la novaj malkovraĵoj aŭ deduktaĵoj de scienculoj kaj pensuloj kiel pastro Koperniko, Francis Bacon, Galilejo, Kartezio, Newton.

Dum en la klasika filozofio la plej sekvata scienca metodo estis konsiderita tiu matematika-dedukta, bazita sur la aristotela idealo celanta atingi la esencon de la realo pere de procedo demonstra, en la moderna epoko oni pli estimas kaj uzas tiun “eksperimentan”: oni komencas taksi scienca kaj valida nur la amplekson da scioj fontigitaj per la esplora eksperimenta sperto. Kaj ĉar ĉiu eksperimento devas esti gvidata de komenca “hipotezo”, sekvanta antaŭestablitajn kriteriojn, la nova scienca metodo eknomiĝas hipoteza-eksperimenta.

Galileo Galilei, la unua, projektis analizon limigitan al la aspektoj kvantaj de la realo, rezignante al la scio pri la aspektoj kvalitaj kaj pri la esencoj (kiuj estis la celo de la klasika scienco). Kun Galilejo al la matematiko estis ĉiukaze asignita fundamenta rolo. Oni povas diri ke li kunigis la avantaĝojn de la matematika metodo al tiuj de la eksperimenta. Sufiĉas pensi al la leĝoj pri falo de la pezaĵoj, ellaboritaj de Galilejo antaŭĉio kiel matematika hipotezo, kaj poste kontrolitaj per eksperimentoj intence pretigitaj.

Samtempa de Galilejo estis Francis Bacon, kiu aparte polemikas kun la matematika-dedukta metodo de Aristotelo. Bacon lokigas la intuicion fundamento de la scienco, nome la procedo kiu iru el apartaj kazoj al la universalaj leĝoj. Li provis konstrui rigoran metodon (la'Organum), al kiu li intencis revenigi ĉiujn aspektojn de la realo, pere de kiu povi eviti tiujn antaŭjuĝojn (la Idola) kiuj barus la realan percepton de la fenomenoj de la naturo. Sekve ankaŭ Newton adheros al la indukta metodo de Bacon; rimarkindas ke ankaŭ Newton utiligas matematikon por priskribi naturajn fenomenojn (oni memoru la leĝojn de la gravito), sed kun li ekfalas tiu fido je iu matematika strukturo de la universo kiun ankoraŭ Galilejo starigis ĉe la bazo de sia pruvometodo.

Kartezio kaj raciismo[redakti | redakti fonton]

Enirinte la medion de la scienca revolucio, Kartezio engaĝiĝis serĉi la veron per la filozofio; por tion fari li delokis la gravitcentron el la “celo” al la “instrumento”, nome sin koncentrante pli sur la sekvenda metodo ol sur la atingendaj celoj. Li spuris Bacon, sed startante el la kontraŭa perspektivo: li celis krei la “establon de la scio” por fondi la aŭtonomion de la scio. Tiel naskiĝis la koncepto de “filozofia sistemo”, alidirite sistemo kiu estas konstruata ekde ĝiaj fundamentoj.

Kartezio konvinkiĝis ke la baza kriterio de la vero estas la evidento, nome tio kio aperas simple kaj sendiskute certa. Antaŭe li formetis la ideon ke la evidento fontas el la sensa percepto, aŭ ankaŭ el la matematikaj kaj geometriaj scioj, poste li konvinkiĝis ke la sola certeco kiu restas al la homo kuŝas en la fakto de la dubo ĉar en la dubo oni ne povas dubi pri la dubo mem. Li certasence reprenis Aŭgustenon, sed reversante la perspektivon: laŭ Aŭgusteno, fakte, la dubo estis esprimo de vero (kaj tiu ĉi restadis integra); Kartezio, male, asertas ke la dubo fontigas la veron, nome “antaŭas” la veron mem. La fakto de la dubo (Cogito = mi pensas) permesas dedukti la eston aŭ la veron: Mi pensas do mi estas. La dubo tial fariĝas “metoda”: kaj ĝi atingas la pravigon por si mem (kaj ne sur la bazo de la vero), ĝi taskiĝas en la distingo de la vero kaj malvero.

El tio devenis rompo inter la dimensio gnozeologia (nome pri la sfero de la kono) kaj tiu de la ontologia, inter la res cogitans kaj la res extensa (inter la realo pensanta kaj la realo spacokupanta), pro la fakto ke la esto rezultas submetita al la penso, kaj la vero objekto posedebla.

Parolante pri la certeco pri si, Kartezio tial konfluas ĝis, formulante tri ontologiajn pruvojn, al la certeco pri la ekzisto de Dio, kiu en lia koncepto estas bono kaj do ne povas trompi la homon: Dio mem sin farus garantianto pri la metodo, ebligante ke la filozofo pliprocedu en la konstruo de sia “establo de scio”. Tiamaniere li falis, laŭ la juĝo de iuj liaj samtempuloj, en eraran rondon: nome startante el la logiko de sia penso li atingas la pruvon pri la ekzisto de Dio, sur kiu baziĝas por monstri la ĝustecon de sia logiko. [2]

La pozicio de Kartezio pro tio ricevis la kritikojn de Blaise Pascal, apoganto de la reveno al la tradicio aŭgustena: laŭ Pascal, Kartezio eluzis Dion kiel ilon anstataŭ kiel celon. Pascal estis, krome, semanto de anticipaj spuroj de kristana Ekzistadismo, kiu ŝuldas al la racio la kulpan pretendon baziĝi nur sur sin mem.

Spinoza kaj Leibniz[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la nederlandano Spinoza engaĝiĝis ripari la supozitajn erarojn de Kartezio, remetante Dion kaj intuicion supre de la racia penso, tiel li povis reenkonduki al unusola principo, nome al unusola substanco, la dualismon kiun Kartezio postulis enirigante res cogitans (la aĵon pensantan) kaj res extensa (la aĵon spacan). Spinoza plenumis originan sintezon de la nova scienco de sia tempo kaj de la tradicia metafiziko (precipe tiu de novplatona stampo). Li reestablis la integrecon de la kartezia racieco identigante la penson kun la esto, kaj eĉ Dion kun la naturo. Tia panteismo ne signifis tamen, laŭ li, materiismon [3] ĉar Spinoza ĉiam postulis la antaŭecon-prioritaton de Dio kaj de la Spirito rilate la naturon, neniam konceptatan aŭtonoman aŭ memelstariĝantan.[4]

Nova tipo de racieco estis ellaborita de Gottfried Wilhelm Leibniz, sed pli artika kaj kapabla akordigi la spinoza-an unuecon kun la plurfaceta realo, kiu garantiu la liberan volonn de la unuopuloj: kvankam subdividante la Eston laŭ sennombraj monadoj, ĉi tiuj laŭ Leibniz estas ĉiuj koordinataj laŭ harmonio antaŭestablita de Dio. Polemikante kun la empiriismo de Locke, Leibniz reasertis la platonan tezon de denaskismo rilate la scikapablon, subtenante ke la scio ne estas simpla ricevo de datumoj, sed aktiveco memkonscia kiu malkovras la logikajn rilatojn ekzistantajn inter la ideoj. Leibniz kritikis Kartezion, laŭ kiu ekzistis nur ĉio pri kio oni havas konscion (kaj do se oni ne havas konscion pri io, ne aserteblas ekzisto de ĝi)[5]: Laŭ Leibniz, male, ekzistas ankaŭ la pensoj nekonsciaj. La leibniza mondo, animata de sennombraj fortoj, estis portanto de substanca optimismo, rezultante el la teodikeo, doktrino per kiu li provis igi komprenebla ankaŭ la malbonon en la mondo danke al la fakto ke Dio, inter la senfinaj mondoj eblaj, fine decidis krei la plejbonan.[6]

Empiriismo anglosaksa[redakti | redakti fonton]

Pensado tute materiisma komenciĝis produktiĝi en Anglio, ĉiam en la 16-a jarcento, fakte reproponante la demokritan mekanikismon, laŭ kiu la naturaj fenomenoj estus tute rekondukeblaj al mekanismaj leĝoj de kaŭzo-efiko. Al tiuj teorioj adheris la unua Thomas Hobbes, kaj sekve super ĉio Newton. Tiu takso pri la leĝoj de naturo estas ankaŭ nomata determinismo kiu tamen ne etendiĝis al la libera volo. Ke la naturo fenomenas laŭ precizaj kaj konstantaj leĝoj ekscitis facile komunan konsenton; sed tiu tezo kuntrenis, fakte sed ne necese, konsekvencojn kutime repuŝatajn.

Ĉiam en Anglio oni konstatis, samtempe kun la naskiĝo de empiriismo, la naskiĝon de la tezo laŭ kiu la scio ne devenas el ideoj kunnaskaj en la intelekto kaj alireblaj pere de intuicio sed per la ago de la sensoj kaj tiel estis proponita neta apartigo iner esto kaj penso, aŭ inter la sperto unuflanke kaj la menso aliflanke, [7] kiu rezultas esti “modlita” kiel matrico. La esto tial estas identigita kun la konstato: kio ne estas konstatebla, “pozitive” eksperimentebla, ne havas valoron, nek povas konfidi objektivan valoron al la homa penso; tio estis ĝuste la kontraŭo de la “negativa” (apofata) teologio. La unua elstarulo de empiriismo estis Locke.

Komence de la 18-a jarcento allogiĝis al empiriisma fluo ankaŭ la ekleziulo George Berkeley, kiu provis reirigi la sensan sperton al la spirita principo, nome Dio, asertante ke esse est percipi (la esto estas percepto), nome ke la sensa sperto estas eĉ kreanto de la esto. Estis finfine la skota David Hume kiu enkondukis empiriismon al la ekstremaj konsekvencoj, subtenante ke ne eĉ la sensa sperto povas konfidi objektivan valoron al homa scio, ĉar temas pri du niveloj komplete apartigitaj: laŭ Hume, tio kion oni taksas fundita ĉar racia, estas, male, frukto de instinkto, nome de kutimo kiu havas neniun ligon kun la realo. Ekzemple, la rilato kaŭzo-efiko kiu ligas inter si du fenomenojn, laŭ Hume, havas neniun valoron objektivan, sed ĝi ŝuldiĝas al puŝo-altiro tute subjektiva: la ideo kiu ligas la du fenomenojn, do, havas neniun logikan fundamenton, sed naskiĝus el la fakto ke ili sin montras kutime okazantaj sinsekve.

Klerismo[redakti | redakti fonton]

En Francio, Italio, Germanio, Belgio, Hispanio dume disvolviĝis la movado de klerismo, kies plejgravaj epigonoj estis Voltaire, Rousseau, kaj Charles Montesquieu. Klerismo intencis unuanivele elstarigi la racion, pensitan kiel racion “direktatan”: se fakte, unuflanke ĝi referencis al la humanismo per la atribuo al la homo apartan centrecon, aliflanke ĝi tamen ne nur celis dekroĉi la racion el ĉiu transcenda startvidpunkto, sed ankaŭ juĝi ĝin nebezonata aŭ senutila se ne malutila. Tion atestas la kritiko al la pozitivaj religioj kaj ĝenerale al la metafizikaj sistemoj.

Alia baza temaro de tiu periodo de la filozofio estas la politika lukto: okazas ĝuste en tiuj jarcentoj ke disvolviĝas la plej varia kaj signifa okcidenta politika pripensado, kiu en la moderna epoko antaŭe naskiĝis pere de Niccolò Machiavelli, poste pasigis tra la proponoj monarkiismaj kaj absolutismaj de Hobbes, pliposte pridiskutis la unuan “liberalan” ideon de Locke, kaj nun fine per Montesquieu kaj Rousseau flegas la ideon de iu socio kreita laŭ la kriterioj de la racio.

La kritiko kontraŭ superstiĉo foje fariĝis kritiko kontraŭ la religio mem, eĉ kontraŭ la ebleco de religio revelaciita.

Kritikismo de Kant[redakti | redakti fonton]

En la kornico de klerismo eniriĝas, ĉe la finiĝo de 18-a jarcento, la pripensado de Immanuel Kant, provokita de la skeptikismo de Hume. Spite de sia ŝulda admiro pro lia liverita okazo foriĝi el sia dogma sonĝo, Kant lin kritikas rimarkigante liajn kontraŭdirojn: Hume pretendis atingi la objektivecon el vidpunkto siavice neobjektiva (aŭ “trans-“objektiva), spite de la fakto ke Hume mem estis deklarinta ke temis pri neebla vidpunkto. Akceptinte ke la objektiveco estas nekonebla, fakte, Hume, per tiu objektiva juĝo kaj, plue, per la senvalorigo de la principo de kaŭzeco, praktike tiujn valorigis, precipe la principon de kaŭzeco, opiniante ke ĝia fonto troviĝas en la kutimo. Hume, entute, estis viktimo de la metafizika antaŭjuĝo, nome de la maniero abstrakta kaj fora de objektiveco. Kant tiam sin proponas transpasi la racion tra la kritikisma ekzamenado, kion li faris en la verko “Kritiko pri la pura racio”, por senmaskigi ĝian pretendon elstariĝi kiel aŭtonoma entaĵo, kiu transiras la limojn de sia kompetenteco. Kant elektis sian taskon: esplori ne la veron, sed la eblon de aliro al la vero.

Por solvi la kontraŭdirojn inter raciistoj kaj empiriistoj, Kant realigis la kopernikan revolucion de la penso, asertante ke se unuflanke raciismo ne estas aŭtonoma sed bezonanta la sperton por aspiri al la objektiva scio, aliflanke estas ĝuste la persensa sperto kiu estas modlita de la racio, kaj ne la kontraŭo.

La elstareco de Kant kuŝas precipe en la Kritiko pri la racio praktika pro la graveco atribuata al la morala sento, fondante ankaŭ sur la racio la etikan agadon: la morala leĝo kiun la racio al si donas, kaj al kiu ĝi spontanee obeas, fariĝas laŭ Kant universala kaj necesa garantio de la libereco, de la anima senmorteco kaj de la ekzisto de Dio, objektivoj neatingeblaj per la uzo de la pura racio.

Aliaj filozofiaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Se ĝenerale iom forlasita, kiel jam dirite, estas la atento al la metafiziko, ĝuste en la finiĝo de la 18-a jarcento ĝi estos reenkampita de Kant mem kiel vokiĝo de la homa estulo. Estis kun tia sopiro pri Absoluto ke albordiĝas la Romantikismo.

Konfidanto en la metafiziko estas ankaŭ Giambattista Vico, kiu tamen timas ke la filozofia sistemo de Kartezio ne kapablas atingi la bordojn de la metafiziko: lia “Scienza Nuova” klare rekuperas kaj konfirmas, per novaj vojoj, la antikvajn metafizikajn tezojn.

Ekstrema kritikanto de la scienca esplora metodo, kiun la aristotela tradicio ankoraŭ malpermesis plikreskigi la sciencajn konojn, estis la Abato Pierre Gassendi; sed lia filozofia engaĝiĝo celis akordigi sciencon kaj filozofion startante el la skeptikismo kaj rifuzante ĉiujn auctoritates (antikvaj normoj sugestitaj de antikvuloj).

Nikolao Malebranche proponis tiun kiun oni poste difinis Okazismo, nome: ĉiuj sensaĵoj estas okazo por ke Dio perceptigu al la menso la ideojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. sed interpretante Sokraton laŭ la ĝusta penso de Platono.
  2. Pri la provo de kartezio fondi aŭtonomion de la racio, kaj pri la diskutata solipsisma cirkleco de lia penso, vidu intervjuo al Vittorio Hösle: La modernità di Cartesio.
  3. Armando Brissoni, epistemologo dell’Ass. It. "Amici di Spinoza".
  4. Vidu Hösle, Introduzione a Spinoza. Tamen la penso de Spinoza estis tuj kulpigita, preter liaj intencoj, pri materiismo kaj ekskomunikita kaj forigita el lia hebrea religia komunumo
  5. Tiu interpreto, tamen, ne estis akceptata de ĉiuj samtempuloj
  6. Pro tiu optimismo, Leibnis altiris sur sin la kritikojn de Voltaire okaze de la tragika tertremo de Lisbono (1755). Tiukaze Voltaire ne kritikis la kristanan Providencon, sed la optimisman Leibnizan Providencon
  7. Wilfrid Sellars, Empirismo e filosofia della mente, Einaudi, Torino 2004.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • C. Esposito, S. Poggi, Filosofia moderna, a cura di G. D'Aniello, Cortina Raffaello, 2006 ISBN 88-6030-062-2
  • F. Giannelli, R. Bicicchi, Filosofia / Il pensiero moderno, ed. Liberamente, 2008 ISBN 88-6311-007-7
  • Giuseppe Riconda, Pensiero tradizionale e pensiero moderno, in «Annuario filosofico», 3, Mursia, 1987