Akrigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El afilador, oleo sur tolo de 68 × 50 cm, pentrita de Goya ĉirkaŭ 1790. Belarta Muzeo (Budapeŝto).

Akrigilo estas plej ofte rondoforma akriga ŝtono uzata por akrigi ferajn ilojn, kaj ĉefe tranĉilojn kaj tondilojn. Tiu akrigiloj estas kutime faritaj el sabloŝtono.[1][2]

Akrigilaj maŝinoj kutime havas pedalojn por rapidigi kaj malrapidigi la ŝtonon kaj kontroli la akrigan procezon. Fakte oni supozas, ke tiu invento kontribuis al la apliko de la pedaloj al la senpedala biciklo por atingi la utilegan inventon de la moderna kunpedala biciklo. Poste oni kunigis ambaŭ kaj tiele vaganta akrigisto povis uzi sian biciklon por movigi la mekanismon de la akrigilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grindstones, arkivita el la originalo en 2010-02-10, [1] Arkivigite je 2006-01-17 per la retarkivo Wayback Machine Alirita en 27a de Aprilo 2018.
  2. Knight, Edward Henry (1876), Knight's American mechanical dictionary, Houghton, Mifflin, pp. 1022–1023. Alirita en 27a de Aprilo 2018.