Akronimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akronimo aŭ (malofte kaj neklare) literaro estas vorto aŭ nomo konsistanta el la komencaj literoj de plurvorta nomo. Kompare al simpla mallongigo akronimo estas prononcebla kaj kutime prononcata kiel vorto.

Ne nepras, ke de ĉiu vorto estas uzata nur unu litero; kelkaj akronimoj uzas pli (ekz. "Pekoteko" = "Per-komputora Termino-kolekto").

Kelkaj mallongigoj konsidereblaj kiel akronimoj:

Kelkaj mallongigoj ne konsidereblaj kiel akronimoj:

Akronimoj kreitaj en aliaj lingvoj kaj poste esperantigitaj:

  • aidoso (el la angla AIDS)
  • codoromo (el la angla CD-ROM, compact disc read-only memory)
  • komsomolo (el la rusa)
  • lasero (el la angla laser, Light Amplification by Stimulated Emission of Radiation)
  • radaro (el la angla radar, Radio Detection and Ranging)

Relative nova estas la termino "rikura akronimo". En rikura akronimo estas akronimo, kiu mem aperas en la mallongigata nomo (ofte unualoke). Ekzemplo estas "GNU" klarigata kiel "GNU Ne (estas) Unikso". La koncepto mem de rikuraj akronimoj estas jam pli malnova, kiel pruvas jena malnova anekdoto:

Du judoj diskutas biblio-rilatajn esprimojn. Unu diras: "Laŭ la Biblio Noa estis drinkulo same kiel Lot; tamen oni diras, ke iu estas 'ebria kiel Lot', ne 'ebria kiel Noa'. Kial?" La alia respondas: "Nu, ĉe Lot la trinkado estas en la nomo mem, ĉar "Lot" estas akronimo: "Lot ofte trinkas". "Ha, bele", diras la unua, "sed preferinde li nomiĝu 'Tol', por ke la trinkado estu en la komenco." "Ne! Tiuokaze li ja nomiĝus 'Tot'!"

Eksteraj ligiloj

greke Ackr, vortaro de sigloj kaj akronimoj (en Esperanto) (45 153 akronimoj el 170 lingvoj) greke Rüdiger Eichholz. Akronimoj kaj inicial-vortoj (en Esperanto). 1993 greke Pli ol 363.000 mallongigoj kaj akronimoj (precipe anglaj) greke http://www.all-acronyms.com greke http://www.globalacronyms.com (serĉilo pri akronimoj, en) greke http://www.abbreviations.com (mallongigoj, ne nur akronimaj) greke http://www.acronymsearch.com (serĉilo pri akronimoj, en) greke Datumbazo de akronimoj kaj mallongigoj en la portugala kaj angla

Vidu ankaŭ