Akvarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karpoj, en japana koi, plurkoloraj en baseno.

Akvarismo (kiel rekta neologismo) aŭ akvariismo (pli gramatike) estas ŝatokupo kiu konsistas en la zorgado kaj bredado de fiŝoj kaj aliaj akvemaj organismoj en akvario, laŭ kontrolitaj kondiĉoj.​

Ĝi enorme evoluis laŭlonge de jarcentoj, ekde la bontenado de orkoloraj karpoj ornamcele en basenoj kaj akvujoj, ekde antaŭ du mil jaroj. Esta referencoj en antikva Ĉinio pri bredado de orfiŝoj en ceramikaj ujoj, je ĉambra temperaturo. La nivelo de tia akvarismo estis baza, sen sistemoj de viveltenado por fiŝoj, kiu postulis rezistemajn speciojn kaj konstantajn akvoŝanĝojn. Tiu arkaika sistemo pluis ĝis nuntempo pere de fiŝ-vazoj, kaj oni superis ĝin per la disvolvo de la modernaj akvarioj.

Aktuale la akvariismo estas hobio kiu povas atingi altajn nivelojn de sciaro kaj prilaborado, kaj transiras la limon de ŝatokupo kaj iĝas vera scienco, nome akvarilogio.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ŝevĉenko, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 6. ISBN 978-5-7161-0138-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Acuariofilia en la hispana Vikipedio.