Al-Mu'tadid (Sevilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinaro el oro stampita de Al-Mu'tadid en 438 (1045/1046 de la komuna erao).

Abbad ibn Muhammad al-Mu'tadid[1] (Sevilo,? - samloke, 27-a de februaro de 1069) estis reĝo de la tajfo de Sevilo (1042-1069), de la familio de la abadioj.

Li sukcedis sian patron Muhammad ibn Ismail ibn Abbad, nome la kreinto de la tajfo de Sevilo en 1042. Li aligis la tajfojn de Mértola (1044-1045), Onubo (1051), Algarve (nuna Faro, 1051-1052), Niebla (1053-1054), Algeciras (1055), Silves (ĉ. 1063), Morón de la Frontera (1066), Ronda (1065), Carmona (ĉ. 1067) kaj Arcos de la Frontera (1069), kvankam li ne sukcesis fari ĝin ĉe tiu de Granado, nek Badajoz. Tiele li kontrolis la tutan teritorion sude de la tajfo de Badajoz. Tamen tiuj militoj malfortigis la regnon kaj li devis submetiĝi al la kristana reĝo Fernando la 1-a de Kastilio en 1063, post granda invado fare de tiu laŭ la valo de la rivero Guadalquivir kiu alvenis ĝis antaŭ Sevilo.

Notoj

  1. abū ʿamr ʿabbād “al-muʿtaḍid” ben muḥammad, أبو عمر عباد "المعتضد" بن محمد