Mértola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mértola
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 274  (2011) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 38′ N, 7° 39′ U (mapo)37.633333333333-7.65Koordinatoj: 37° 38′ N, 7° 39′ U (mapo) [+]
Alto 87 m [+]
Areo 1292,87 km² ( 129 287 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Mértola (Portugalio)
Mértola (Portugalio)
DEC
Mértola
Mértola
Situo de Mértola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mértola [+]
vdr

Mértola estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun pli ol 2 000 loĝantoj (2021). Ĝi estas la sesa municipo plej etenda de Portugalio, kun 1 292,87 km² de areo.

Ĝi estas subdividita en sep fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipoj Serpa kaj Beja, oriente kun Hispanio, sude kun Alcoutim kaj okcidente kun Almodôvar kaj kun Castro Verde.

La sidejo estas en la loĝloko Mértola, kiu havas ĉirkaŭ 6 205 loĝantojn (2021), nome en la samnoma freguesia Mértola.

Freguesias[redakti | redakti fonton]

La kastelo.
  • Alcaria Ruiva
  • Corte do Pinto
  • Espírito Santo
  • Mértola
  • Santana de Cambas
  • São João dos Caldeireiros
  • São Miguel do Pinheiro, São Pedro de Solis e São Sebastião dos Carros

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj eĉ el Paleolitiko kaj ĉefe estis loĝado en la epoko de la Romia Imperio, kun la nomo Mírtilis Júlia.

Poste ŝajne okazis loĝigo fare de visigotoj ĝis la epoko de Al Andalus kun la nomo Martulá (Mārtulah), favorita de rivera haveno al Gvadiano, kaj ĝi eĉ iĝis ĉefurbo de la tajfo de Mértola.

Tio pluis ĝis la rekonkero de la zono fare de kristanoj post la Batalo de Ourique en 1139, nome en 1238 fare de Paio Peres Correia, superulo de la Militordeno de Sant'Iago da Espada.

Fine de la 19-a jarcento la historia mino disvolviĝis kaj okazis ekonomia kaj loĝantara pliiĝo. Tamen meze de la 20-a jarcento okazis krizoj mina, ekonomia kaj loĝantara, kaj sekve la mino fermiĝis en 1965 definitive. Eĉ la ŝipo kiu turismis laŭ la rivero ĉesis dum tempo sian funkciadon, ĉar la minentrepreno ĉesis sian zorgadon de la fluejo. Granda parto de lokanoj elmigris al la areo de Lisbono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Mértola
  • Preĝejo de Mértola
  • Restaĵoj de la Ponto de Mértola (Torre do Rio)
  • Arkeologiejo de Mértola
  • Municipa Muzeo de Mértola — islama kerno
  • Romia domo
  • Minista domo

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]