Serpa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serpa
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7830
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 623  (2011) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 56′ N, 7° 35′ U (mapo)37.933333333333-7.5833333333333Koordinatoj: 37° 56′ N, 7° 35′ U (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 1103,74 km² ( 110 374 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Serpa (Portugalio)
Serpa (Portugalio)
DEC
Serpa
Serpa
Situo de Serpa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Serpa [+]
vdr

Serpa (portugallingva prononco: [ˈsɛɾpɐ]) estas urbo kaj municipo en la Distrikto Beja kaj komunumo Baixo Alentejo en suda Portugalio. La municipo havas 15 623 loĝantojn (2011). La urbo mem havas 11 000 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Serpa.

La municipo limas norde kun Vidigueira, nordoriente kun Moura, oriente kun Hispanio, sude kun Mértola kaj okcidente kun Beja. Fakte ĝi estas inter la rivero Gvadiano kaj Hispanio. La urbo mem kuŝas proksime de la rivero Gvadiano.

Ĝi havas 5 freguesias, nome la jenaj: Brinches, Pias, Serpa (Salvador e Santa Maria), Vila Nova de São Bento e Vale de Vargo, Vila Verde de Ficalho.

Historio[redakti | redakti fonton]

Serpa jam estis loĝata antaŭ la Romia Imperio, tamen estis romianoj kiuj disvolvigis la areon, ĉefe pri agrikulturo. En 1166, Serpa estis konkerita el islamanoj fare de Afonso Henriques, sed ĝi apartenis diverse dum la luktoj de la nomita Reconquista.

En 1281, la kastilia reĝo Alfonso la 10-a limigis la municipon, kaj atribuis al ĝi ĉarton el Sevilo, por kuraĝigi la setladon kaj ekspansion. Ĝi estis administracie organizita de la portugala reĝo Denizo, kiu rekonstruis la kastelon kaj ĉirkaŭis Serpa per aro de muregoj en 1295.

La rivero Gvadiano en la municípo Serpa.

En 1513, Serpa ricevis foruon el Manuelo la 1-a kiu, antaŭ esti reĝo, estis estinta senjoro de Serpa. Tamen tiu foruo celis ĉefe la impostadon. Tamen tiu dokumento sugestas, ke Serpa estis komence de la 16-a jarcento urbo kun hegemonio de brutobredado, sed ankaŭ kun grava forto de la metiartoj kaj komerco.

Ĝia strategia loko, tiom proksime de la hispana limo, okazigis problemojn por la disvolvigo de tiu municipo. Pro la militoj, Serpa estis preskaŭ komplete detruita, inklude la fortikaĵon.

En 1674, la princa regento kaj estonta reĝo, Petro la 2-a, havigis al la urbo la titolon kaj la privilegiojn de "Vila Notável", justigitajn laŭ la nombro de lokanoj (pli ol 1500), laŭ ilia nobleco, kaj pro la milita strategia loko okupita. Serpa iĝis "urbo" per la leĝo 71/2003 de 26a de Aŭgusto.

Panoramo de la urbo.

La municipo, kiel ĉe aliaj sudaj municipoj de la interno, perdis grandan parton de la loĝantaro pro rura elmigrado. Fakte el 32 476 loĝantoj en 1960 oni malaltiĝis ĝis nunaj 16 000.

Post la Revolucio de la Diantoj (en 1974), la Komunista Partio akiris fortan apogon en la areo, kie ĝi plue estas populara.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La areo ĉirkaŭ Serpa konsistas ĉefe el farmoj kaj kultivataj kampoj de tritiko, kio estis tradicie la kerno de la loka ekonomio kaj dungaro. Pro tiu forta agrikultura dependo, la loka loĝantaro estis tradicie de agraraj farmistoj kaj brutobredistoj. Tio rezultis ankaŭ en la produktado de fortodoraj fromaĝoj, produktitaj en la areo kaj komercitaj tra tuta Portugalio. Iom nordoriente, en la regiono de Pias, oni kultivas vitejojn por produkti lokajn vinojn.

La kastelo kaj la muregoj.

Lastatempe oni instalis gravan sunpanelan elektroproduktejon. Urbanoj venas ripozi kaj pasigi feritempon altiritaj de trankvileco de la rura vivo kaj de la loka kuirarto. Estas vidindaĵoj de pasinteco kiel la akvedukto, la kastelo kaj la muregoj, preĝejoj ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]