Paio Peres Correia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paio Peres Correia.jpg

En hispana Pelayo Pérez Correa kaj en portugala Paio Peres Correia) (1205 Monte de Fralães- 1275), estis elstara konkerinto kristana mezepoka el Portugalio kaj el Hispanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis naskiĝinta en 1205, en Monte de Fralães municipo de Barcelos (Portugalio), kie tradicie estis la hejmsidejo de tiu nobela familio. La pristudoj montris eston de fratoj, fratino kaj aliaj parencoj en kelka freguesia de la najbareco.

Pelayo Pérez Correa estis en Alcácer do Sal el 1228, kaj havis unuan batalkampon en la regiono de la Alentejo (konkeris ekzemple la urbon de Mértola), kaj descendis poste ĝis Ayamonte tranĉante tiele en du partoj la arabajn teritoriojn sudajn.

En la jaro 1242 li iĝis en Merido Granda Maestre (Superulo) de la Ordeno de Santiago sukcede al Rodrigo Íñiguez; pasis tiam al la servo de Ferdinando la 3-a (Kastilio) kaj de ties filo, la estonta Alfonso la 10-a (Kastilio). Samjare li konkeris la vilaĝon de Chinchilla de Monte-Aragón kaj en 1244 la urbojn de Kartaĥeno, Lorko kaj Mula. Unu el liaj ĉefaj atingoj en sia milita kariero okazis dum la konkero de Sevilo.

Li mortiĝis en la jaro 1275 en la Monaĥejo de Tentudía (provinco Badajoz) kiun li mem estis fondita kaj kiu estis la ĉefsidejo de la Ordeno de Santiago. Samjare Pérez Correa estis sukcedata de Gonzalo Ruiz Girón en la superuleco de la Ordeno de Santiago. Jam en la 18a jarcento ties restoj estis translokigitaj al Tavira (Portugalio), por la preĝejo de Sankta Maria de la Kastelo, kvankam laŭ aliaj fontoj la restoj troviĝas en la Monaĥejo de Sankta Maria de Tentudía de la badaĥoza vilaĝo de Calera de León.