Alcoutim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcoutim
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8970
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 917  (2011) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 28′ N, 7° 28′ U (mapo)37.469972222222-7.4731111111111Koordinatoj: 37° 28′ N, 7° 28′ U (mapo) [+]
Alto 193 m [+]
Areo 575,36 km² (57 536 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Alcoutim (Faro)
Alcoutim (Faro)
DEC
Alcoutim
Alcoutim
Situo de Alcoutim
Alcoutim (Portugalio)
Alcoutim (Portugalio)
DEC
Alcoutim
Alcoutim
Situo de Alcoutim

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcoutim [+]
vdr

Alcoutim estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 2512 loĝantoj (2021).

Ĝi estas sidejo de la Municipo Alcoutim kun 575,36 km² de areo kaj 2521 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en kvar freguesias. La municipo limas norde kun Mértola, oriente kun Hispanio (El Granado, Sanlúcar de Guadiana kaj San Silvestre de Guzmán), sudoriente kun Castro Marim, sudokcidente kun Tavira kaj okcidente kun Loulé kaj Almodôvar. Ĝi estas ankaŭ unu el nur tri municipoj en la distrikto kiuj ne havas aliron al la maro.

Estas flosilo por pasaĝeroj por Sanlúcar de Guadiana, HIspanio, sed ĝi ne povas transporti vehiklojn. Laŭ ŝoseo la distanco inter ambaŭ loĝlokoj estas de 70 km.

Laŭ Adalberto Alves, en sia Dicionário de Arabismos da Língua Portuguesa, la deveno de la loknomo Alcoutim estas araba al-quṭamî, «reĝa falko».

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Alcoutim.

La municipoj dividiĝas en jenaj freguesias:

  • Alcoutim e Pereiro
  • Giões
  • Martim Longo
  • Vaqueiros

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro sia strategia loko ĉe la dekstra bordo de la rivero Gvadiano kaj proksime de la marbordo, Alcoutim ricevis nombrajn historiajn popolojn el kiuj oni trovis restaĵojn, ĉefe de romianoj, nome la akvobaraĵo de Álamo kaj araboj (loknomo). Estante tute ĉe la rivero, kaj farante landlimon kun Hispanio, Alcoutim estis dum jarcentoj militbazo ĉe nordorienta Algarve.

Tiukadre oni konstruis kastelon. Dum la tertremo de 1755 la mezepoka kerno de la urbo suferis damaĝojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Romia vilao Montinho das Laranjeiras.
  • Romia akvobaraĵo de Álamo
  • Muzeo Casa do Ferreiro (forĝisto)
  • Malnova kastelo de Alcoutim
  • Kastelo Relíquias
  • Ĥalkolitiko setlejo de Cerro do Castelo
  • Fortikaĵo de Alcoutim aŭ Kastelo de Alcoutim
  • Menhiroj de Lavajo
  • Muzeo de la Rivero
  • Muzeo Vidas do Campo
  • Muzeo Dro. João Dias
  • Minejo de Cova dos Mouros
  • Funebrejoj Eira dos Palheiros kaj Cerro do Malhanito
  • Romia vilao Montinho das Laranjeiras
  • Kapelo de São Bento
  • Ermitejoj de Nossa Senhora da Conceição kaj de S. Domingos
  • Preĝejoj de Nossa Senhora da Oliveira, de Martim Longo, de Giões kaj de Vaqueiros
  • Muelejoj kaj naturaj banejoj de Rio Vascão (Água Santa).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]