Al Marĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Al Marĝ
urbo
Oficiala nomo: arabe المرج
Ŝtato Flago de Libio  Libio
Distrikto Al Marĝ
Situo Al Marĝ
 - koordinatoj 32°29′12″N 20°50′02″E  /  32.48667°N, 20.83389°O / 32.48667; 20.83389 (Al Marĝ)
Loĝantaro 120 000 (takso de 2007)
Horzono UTC+2
Situo de la urbo Al Marĝ en Libio
ButtonRed.svg
Situo de la urbo Al Marĝ en Libio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Modern city of Al Marj

Al Marĝ (arabe المرج, latinliterigo laŭ DMG Al Marǧ) estas urbo de 120 000 loĝantoj (takso de 2007) en la nordoriento de Libio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto Al Marĝ. La urbo situas borde de la Mediteranea Maro kaj apartenas al la historia regionego Cirenio.

En la antikva epoko, la urbo nomiĝis Bárke (greke Βάρκη, arabe برقة) kaj estis signifa helenisma komerca loko ekde la 7-a jarcento a.K.. La plej granda parto de la urbo estis detruita fare de tertremo la 21-an de februaro 1963, kiu mortigis 300 homojn kaj grave vundis 500 pliajn. Nova urbocentro rekonstruiĝis ĝis la jaro 1970 pli-malpli 5 kilometrojn de la malnova centro.