Al Marĝ
El Vikipedio
(Alidirektita el Al Marĝ (urbo))
| Al Marĝ | |
| urbo | |
| Oficiala nomo: arabe المرج | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Distrikto | Al Marĝ |
| Situo | Al Marĝ |
| - koordinatoj | 32°29′12″N 20°50′02″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 32.48667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">32.48667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 120 000 (takso de 2007) |
| Horzono | UTC+2 |
Al Marĝ (arabe المرج, latinliterigo laŭ DMG Al Marǧ) estas urbo de 120 000 loĝantoj (takso de 2007) en la nordoriento de Libio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto Al Marĝ. La urbo situas borde de la Mediteranea Maro kaj apartenas al la historia regionego Cirenio.
En la antikva epoko, la urbo nomiĝis Bárke (greke Βάρκη, arabe برقة) kaj estis signifa helenisma komerca loko ekde la 7-a jarcento a.K.. La plej granda parto de la urbo estis detruita fare de tertremo la 21-an de februaro 1963, kiu mortigis 300 homojn kaj grave vundis 500 pliajn. Nova urbocentro rekonstruiĝis ĝis la jaro 1970 pli-malpli 5 kilometrojn de la malnova centro.