Alan Dzagojev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Dzagojev
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1990 (1990-06-17) (33-jaraĝa)
en Beslan
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
ludanta por la klubo CSKA Moskvo en majo 2011

Alan Dzagojev aŭ plennome Alan Jelizbaroviĉ Dzagojev - cirile Алан Елизбарович Дзагоев, osete Дзæгъойты Елизбары фырт Алан, Dzæhojty Elizbary fyrt Alan, angle latinliterigata foje Dzagoev, foje Dzagoyev - estas rusia futbalisto de oseta deveno. Li naskiĝis la  17-an de junio 1990(nun 1990-06-17) en Beslano, do nun estas 33-jara.

Laŭ stato de la jaro 2018 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo - antaŭe li en 2006 kaj 2007 estis profesia futbalisto de la klubo FK Akademia Toljatti. Krome Alan Dzagojev ekde la jaro 2008 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012: Laŭ la stato de la 17-a de junio 2012, li estas unu el tri ĉampionadaj futbalistoj kun gvida rezulto de tri goloj. Same li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio.

Alan Dzagojev en 2011