Alan Dzagojev
Alan Dzagojev aŭ plennome Alan Jelizbaroviĉ Dzagojev - cirile Алан Елизбарович Дзагоев, osete Дзæгъойты Елизбары фырт Алан, Dzæhojty Elizbary fyrt Alan, angle latinliterigata foje Dzagoev, foje Dzagoyev - estas rusia futbalisto de oseta deveno. Li naskiĝis la 17-an de junio 1990 en Beslan, do nun estas 33-jara.
Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo - antaŭe li en 2006 kaj 2007 estis profesia futbalisto de la klubo FK Akademia Toljatti. Krome Alan Dzagojev ekde la jaro 2008 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012: Laŭ la stato de la 17-a de junio 2012, li estas unu el tri ĉampionadaj futbalistoj kun gvida rezulto de tri goloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Alan Dzagojev – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|