Albert Steche

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albert STECHE [albert steĥe] (naskiĝis la 9-an de septembro, 1862, mortis la 28-an de septembro, 1943 en Leipzig) estis kemiisto kaj aktivulo de la germana Esperanto-Movado.

EdE-S

Steche, germano, doktoro de fil., kemiisto. Naskiĝis en la 9 sept. 1862 en Leipzig. Li fondis fabrikon por oleoj eteraj kaj parfumaĵoj en Groba (Saksujo), kaj por floroleoj naturaj kaj artefaritaj en Grasse (Francujo). Deputito de la saksa parlamento 1909-18; vicprezidanto de la Unuiĝo de Saksaj Industriistoj 1905-20. Terenoj de propagando: parlamento, Teknika universitato, komerca ĉambro k. a. Jam en majo 1914 pledis en la parlamento por Esperanto. Faris por Esperanto oficialajn vizitojn, subtenis finance la laboron de la (tiama) Saksa Esperanto-Instituto. Dum multaj jaroj estis prezidanto de GEA, ktp. Modesta homo, helpema amiko, fidela kunlaboranto. Jam en 1921 aperis listo de 39 gazetartikoloj, kiujn li skribis kaj de 7 oficialaj paroladoj, faritaj en eminentaj rondoj (Detalojn vidu en La Vendreda Klubo, eldonita de liaj amikoj en 1921.)


  • Entwicklungsgang der Weltsprache, Leipzig : E. G. Weimann, 1922
  • Der Siegeszug des EsperantoLeipzig ( : Meyer), [um 1914]
  • Stand der Esperantobewegung in der Welt am Ende des Jahres 1923 - Berlin : Ellersieck & Borel, 1924
  • Esperanto kein Hindernis, sondern eine zwingende Notwendigkeit für den jungen, deutschen Kaufmann
  • Die Bedeutung der Welthilfssprache "Esperanto" für das deutsche Volk in Krieg und Frieden [s. l.] : [s. n.]Leipzig ( : Poppe), 1915