Albert Steidl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Steidl
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1927 (1927-01-12)
en Dienten ĉe Hochkönig
Morto 21-an de februaro 2017 (2017-02-21) (90-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Albert STEIDL (naskiĝinta la 12-an de januaro 1927 en Dienten am Hochkönig, mortinta la 21-an de februaro 2017[1] estis aŭstra politikisto de Aŭstra Popola Partio (ÖVP) kaj imposta konsilisto. Li deputitis inter 1979 kaj 1990 ĉe Nacia Konsilio en Vieno. Multajn jarojn li vivis en Leogang.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Albert Steidl frekventis post ok jarojn da deviga ĝenerala instruiĝo la akademion komercan en Salcburgo kaj estis paralele laboranta studento ĉe la Altlernejo por monda komercado en Vieno. En 1949 li magistriĝis kaj en 1952 li doktoriĝis. Inter 1954 kaj 1968 li liberprofesie aktivadis kiel imposta konsilisto en Kitzbühel kaj ekde 1968 samprofesie en Saalfelden.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Politike li engaĝiĝis inter 1964 kaj 1977 kiel urbestro de Leogang estante inter 1977 kaj 1979 landa parlamentano en la asembleo de Salcburgio. Li estris krome la vilaĝan sekcion de ÖVP en Leogang (1963-1971) kaj la distriktan ÖVP-sekcion por la tuta distrikto Pinzgau (1971-1986). Ekde 1981 li estis vicprezidanto de la Laborrondo por liberaj profesioj. Inter la 5.6.1979 kaj la 14.8.1990 li anis ĉe la parlamento viena.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]