Albuquerque

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pluraj signifoj Albuquerque havas pliajn signifojn.


Albuquerque (usona prononco: elbukerki, hispana prononco: albukerke) estas metropolo, la ĉefurbo kaj la plej granda urbo en Nov-Meksiko en Usono. La urbo havas 545.852 loĝantojn (laŭ censo de 2010), en la aglomeraĵo oni taksas 750.000 loĝantojn. La urbo situas en la konteo Bernalillo, centre de la subŝtato. La loknomo signifas: blanka kverko.

Historio

La urbo estis fondita en 1706 de hispanaj koloniigantoj, ĉe Camino Real, kaj ankoraŭ konservas iom de la historia kultura hispana heredaĵo. En la jaroj 2005/6 oni celebris la tricent-jariĝon de la urbo.

Situo en Nov-Meksiko

En Albuquerque troviĝas la Universitato de Nov-Meksiko kun la botanika ĝardeno de la Ŝtata Universitato de Nov-Meksiko, la Naciaj Laboratorioj de Sandia kaj la Aviada Bazo Kirtland. En la okcidenta parto de Albuquerque situas montaro Sandia kaj rivero Grande, kiu iras nord-sude.

La klimato kutime estas seka kaj suna, kun malpli ol 300 mm de mezuma jara precipitaĵo.

En ĉiu oktobro oni festas la internacian festivalon de balonoj, la monde plej grandan kuniĝon de balonoj.

Koordinatoj: 35° 6′ 39″ N 106° 36′ 36″ U / 35.11083 °N, 106.61000 °U / 35.11083; -106.61000 (mapo)Koordinatoj: 35° 6′ 39″ N 106° 36′ 36″ U / 35.11083 °N, 106.61000 °U / 35.11083; -106.61000 (mapo).


Ŝablono:Ĝermo-Usono