Alcator C-Mod

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alcator C-Mod estas tokamako, instalaĵo por magneta kuntena fuzio, ĉe MIT Plasma Science and Fusion Center. Ĝi estas tokamako kun plej fortega magneta kampo kaj plej granda plasma premo en la mondo. Ĝi estas unu el la plej gravaj fuziaj esploraj instalaĵoj en la Usono, kun DIII-D ĉe General Atomics kaj NSTX ĉe Princeton Plasma Physics Laboratory.

Ĝi funkcias ekde 1993, estas la tria versio de Alcator (Alto Campo Torus, Grand-Kampa Toro), sekvante Alcator A (1975-1982) kaj Alcator C (1982-1988). Tiu reaktoro reprezentas la plej grandan fuzian reaktoron, funkciantan en universitato kaj estas integra parto de la pli granda Plasma Science and Fusion Center (PSFC).

Ekstera ligo en la angla[redakti | redakti fonton]