Aldea de San Miguel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldea de San Miguel
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47160
Demografio
Loĝantaro 215  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 4° 37′ U (mapo)41.460277777778-4.6169444444444Koordinatoj: 41° 28′ N, 4° 37′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldea de San Miguel (Provinco Valadolido)
Aldea de San Miguel (Provinco Valadolido)
DEC
Aldea de San Miguel
Aldea de San Miguel
Situo de Aldea de San Miguel
Aldea de San Miguel (Hispanio)
Aldea de San Miguel (Hispanio)
DEC
Aldea de San Miguel
Aldea de San Miguel
Situo de Aldea de San Miguel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldea de San Miguel [+]
vdr

Aldea de San Miguel [alDEa desanmiGEL] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Aldea de San Miguel estas komprenebla etimologie kiel Domaro de Sankta Mikaelo.

Aldea de San Miguel en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Mudeĥara absido de la preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 217 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 450 el la 1850-aj jaroj. Ĝi distas 26 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Plej proksimaj municipoj estas Portillo kaj La Pedraja de Portillo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

En la 19-a jarcento ankoraŭ ekzistis hospitalo por malsanuloj kaj malriĉuloj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado ekzemple pro muelejoj de rubio. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kun mudeĥara absido kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]