Alegorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alegorio devenas el la greka allegorein "paroli figure". Ĝenerale, alegorio estas konkreta reprezento de deskribaj elementoj de abstrakta ideo. Alegorio estas:

  1. Vorto aŭ imago kiu rememorigas alian aferon (eks. kranio kun du ostoj estas alegorio de danĝero);
  2. Proceso retorika per kiu oni kreas imagojn metaforan koresponde al termino reala;
  3. Arta verko de alegoria senco.

Alegorioj estas elementoj de simbola lingvo ofte kun nerekta signifo. Por rekoni kaj kompreni alegorion oni bezonas fonan scion pri la uzata simbolo.

Bildaro de alegorioj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Allegory in literary history (angle)