Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno
Arkiduko Aleksandro Leopoldo de Aŭstrio, germane Erzherzog Alexander Leopold von Österreich hungare Habsburg–Lotaringiai Sándor Lipót (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1772 en Florenco; mortis la 22-an de julio 1795 en Laxenburg) estis hungara palatino kaj aŭstra arkiduko.
Kariero
Aleksandro Leopoldo estis edukita en kortego de Florenco. Li interesiĝis precipe pri matematiko kaj kemio. En 1790 la hungara parlamento elektis lin palatino, poste Aleksandro Leopoldo politikadis kompromise. Li strebis ankaŭ por la hungaraj interesoj. En 1795 Ignác Martinovics estis kondamnita je morto pro komploto, tial Aleksandro Leopoldo timis pro la revoluciaj ideoj, tial li komencis fari polican teroron. Post monatoj li mortis en akcidento. La sekva palatino faris finon al la teroro kaj sekvis saĝa politikado inter Habsburga Imperio kaj Hungara reĝlando.
Antaŭe: | Hungara palatino | Poste: | |
---|---|---|---|
Ludwig Ernst Batthyány (dum 1766–1789 neniu) | 1790-1795 | Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno |