Alessandro Mazzolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-M

Alessandro MAZZOLINI (macolini), naskiĝis la 28-an de februaro 1857 en Pievetorina (Macerata), mortis la 16-an de januaro 1934 en Fano (Italio), estis itala profesoro de desegno, belskribado, lerneja manlaboro kaj Esperanto-terminaristo.

Mazzolini pretigis verkon pri „RADO“ (Rapida Skribo), speco de stenografio, malpli rapida, sed multe pli facile lernebla. Li unue aliĝis al Volapuko, poste transiris al Esperanto. Dum sia multjara laborado por Esperanto, vere modela kaj nelacigebla, li kunlaboris en la redaktado de 8 Esperanto-gazetoj, verkis 3 gramatikojn kaj 4 vortarojn, kaj gvidis pli ol 20 kursojn en Terni, Citta di Castello kaj en Perugia. Interalie li kunlaboris en ,Esperanto' de UEA, en Literatura Mondo kaj en ,Ondo de Daŭgava'. Unu el liaj vortaroj estis la ,Geometria Terminaro' kun multaj figuroj. Petita de Théophile Cart li zorgis kun aliaj Esperantistoj pri la itala parto de la ,Oficiala Klasika Libro de Esperanto'. Lastatempe aperis liaj verkoj ,Ekzercilo por supera praktika kurso de Esperanto' kaj ĝia aldonaĵo, la ,Helpilo'. Liaj verkoj ricevis laŭdojn de diversaj kompetentuloj, kaj prezentas rezulton de tre konscienca kaj vastega laborado.