Alexander Kielland
El Vikipedio
Alexander Lange Kielland (norvega prononco: ɑlɛksɑndər ˈlɑŋːə ˈçɛlːɑn) (18-an de februaro 1849 – 6-an de aprilo 1906) estis unu el la plej famaj norvegaj realismaj verkistoj de la 19-a jarcento.
Vivo [redakti]
Naskiĝinta en Stavanger, Norvegio, li pasigis sian junaĝon en riĉa komercista familio. Li estis filo de konsulo Jens Zetlitz Kielland kaj pranepo de Gabriel Schanche Kielland (1760-1821). Kielland estis frato pli juna de norvega pejzaĝpentristo Kitty Lange Kielland.[1]