Alex Humet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alexandre Humet)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alex Humet
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de majo 1955(nun 1955-05-16)
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Belgio
Nacieco kataluna
Ŝtataneco HispanioBelgio
Familio
Edz(in)o Ite Tytgat
Infano Matthias Humet
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Alex Humet aŭ plennome Alexandre respektive Alejandro Humet Cienfuegos-Jovellanos[1] - naskiĝis la  16-an de majo 1955(nun 1955-05-16), do nun 68-jara - estas kataluna esperantisto origine el Barcelono, kiu post kelkaj jaroj en Roterdamo ekde la 1980-aj jaroj vivas en la distrikto Berchem de la belgia urbo Antverpeno.

Ekde novembro 1984 li estas edzo de la flandra esperantistino Ite Tytgat. La paro ekhavis tri denaske esperantistajn infanojn, Simon, Matteo respektive Matthias (1987–2018) kaj Clara nun 31-jara. El la infanoj Matthias en la Esperanto-movado plej aktivis kaj interalie estis estrarano, dumtempe ankaŭ prezidanto, de Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA), la landa sekcio de TEJO en Flandrio.

Alex Humet ekde la jaro 1980 estis fonda kunlaboranto de la magazino Monato, inter la jaroj 1985 kaj 1987 kasisto en la estraro de TEJO, kaj de 1989 ĝis 1995 nome de Flandra Esperanto-Ligo estis komitatano de UEA. Daŭre li funkcias kiel kunlaboranto de la Esperanto-domo de Antverpeno kaj aktivas en la urba Esperanto-movado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]