Alice Pike Barney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto ripozante (ĉ. 1895)

Alice PIKE BARNEY (denaske Alice PIKE, n. la 14-an de januaro 1857 - m. en 1931) estis usona pentristino. Ŝi verkis en Vaŝingtono, kaj klopodis, por ke la usona ĉefurbo fariĝu famkonata artcentro.

Ŝiaj du filinoj estis la pariza kaj monduma verkistino Natalie Clifford Barney kaj la bahá'í verkistino Laura Clifford Barney. Ŝi mem vojaĝis al Parizo, kie ŝi fondis monduman salonon por artistoj. Alice konvertiĝis al bahaismo en 1900.

Eksteraj ligiloj