All your base are belong to us

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Butono kun la mistradukita frazo

"All your base are belong to us" (akronimigita AYBABTU) estas frazo en malĝusta angla (ebla esperantigo estas "Ĉiuj via bazo estas aparteni al ni"), kiu en februaro de 2001 disvastiĝis kiel precipe interreta memeo. Komence tiu ĉi frazo disvastiĝadis en la interretaj diskutforumoj Something Awful, poste aperis multaj fotomuntaĵoj, en kiu ĝi estis aldonita en kutimajn situaciojn. Ofte oni parafrazas ĝin kun alia substantivo anstataŭiganta la vorton base (bazo).

La frazo devenas de la enkonduka video por la japana komputila ludo (pafludo) Zero Wing, kies originan version jam en jaro 1989 eldonis firmao Toaplan. Lokaligita eŭropa versio por Sega Mega Drive de la jaro 1992 estis tre fuŝe tradukita en la anglan, kaj de tiu traduko devenas la frazo. La kompleta enkonduka dialogo, kiu iĝas motivo por la sekva agado, en kiu la frazo aperas, sonas jene:

In A.D. 2101
War was beginning.
Captain: What happen ?
Mechanic: Somebody set up us the bomb.
Operator: We get signal.
Captain: What !
Operator: Main screen turn on.
Captain: It's you !!
CATS: How are you gentlemen !!
CATS: All your base are belong to us.
CATS: You are on the way to destruction.
Captain: What you say !!
CATS: You have no chance to survive make your time.
CATS: Ha Ha Ha Ha ....
Operator: Captain !!
Captain: Take off every 'Zig'!!
Captain: You know what you doing.
Captain: Move 'Zig'.
Captain: For great justice.

Similaj, eĉ se malpli ofte konataj kaj citataj, fariĝis ankaŭ la frazoj "Somebody set up us the bomb" kaj "For great justice".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]