Alma Mahler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alma Maria Mahler-Werfel (n. Alma Schindler 31-an de aŭgusto 187911-a de decembro 1964) estis juda-aŭstra komponistino kaj pentristino, kiu estis edzino kaj koramikino de multaj gravaj artistoj, kiel Gustav Klimt, Gustav Mahler, Kokoschka, Franz Werfel. Kiel kondiĉo por la edziniĝo al Mahler, la fama komponisto postulis, ke ŝi forlasu sian arton. Dum la anekso de Aŭstrio al Germanio far' la nazioj, ŝi fuĝis kun sia edzo, la verkisto Werfel, al Francio kaj poste al Los-Anĝeleso. Post la morto de Werfel ŝi revenis al Nov-Jorko, kie ŝi mortis kiel konata societa virino, amata pro sia inteligenteco kaj persona ĉarmo en 1964.