Alpha ventus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alpha ventus [alfa ventus] estas la unua antaŭborda ventoparko de Germanio. Ĝi situas en la Norda Maro 45 km norde de la insulo Borkum, ĝi iĝis kompleta la 16-an de novembro 2009 post sepmonata konstrua periodo. La 12 ventoturbinoj (6 × 5 megavatta (MW) Areva Multibrid & 6 × REpower 5M) staras en maro profunda 30 m kaj kiuj ne estas videblaj de la kontinento. La kolono kaj la rotoro altiĝas 155 m super la akvo.

La ventoparko estis oficiale inaŭgurita la 27-an de aprilo en 2010 fare de germana ministro Norbert Röttgen. La kosto de la projekto kreskis de la planita 190 al 250 da milionoj da eŭroj.