Amĉit

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amĉit estas grava maronitisma ejo, apudmara urbo en Libano ĉirkaŭ 40 km norde de Bejruto kaj ĉirkaŭ 1,5 km norde de Biblos. Oni trovas multajn preĝejojn en Amĉit.

Demografio

Amĉit havas ĉirkaŭ 25 000 loĝantojn. La plej granda parto de la loĝantaroj estas kristanoj, krome estas eta ŝijaisma komunumo.

Ekonomio

Amĉit estas konata pro siaj tradiciaj skatoloj el palmaj folioj. Olivoj kaj citronoj fariĝas la plej grava arbo kaj planto de la urbo.

Personalitoj

La 15-a prezidento de Libano Michel Sulaiman naskiĝis en tiu ĉi urbo.