Biblos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biblos

Biblos estas malnova, iama fenicia havenurbo en Libano. Ĝia fenicia nomo estas Gebal (pli frue Gubla), greka nomo Biblos (βύβλος), ĝia nuna oficiala araba nomo estas Ĝbeil (جبيل ). Ĝi situas ĉe bordo de la Mediteraneo, 30 km norde de la ĉefurbo, Bejruto. Ĝi iĝis Monda kulturheredaĵo en 1984.

Biblio[redakti | redakti fonton]

La greka vorto biblia estas pluralo de la pragreka biblion, kies signifo estas: libroj. La vorto biblion mem venas el la biblos (egipta papiruso). Biblos estis tiu havenurbo, kie oni enŝipigis la papiruson kaj transportis ĉien en la tiam konata mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arĥeologiaĵoj pruvas, ke homoj vivis sur areo de la hodiaŭ urbo jam antaŭ 5000 a.K., tiel Biblos estas unu el la plej malnovaj urboj. Ĝi estis en ĉ. 3000 a.K. vigla haveno kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝin urbomuron en ĉ. 2800 a.K.. La haveno gravis en la meza bronza epoko pro la komercado kun cedro kaj papiruso al Egipto kaj la tuta regiono. Tin pruvas vazoj el alabastro kaj argilaj ujoj kun nomo de la faraono. Oni konstruis en la haveno – je komisio de la egiptanoj – transportajn ŝipojn. El tiu komerca rilato iĝis politika dependeco. La urboreĝoj de Biblos estis vazaloj de la egiptaj faraonoj, ili skrisbis siajn nomojn en egiptaj hieroglifoj kaj portis egiptan titolon.

Kvankam en la dua duono de la 2-a jamilo a.K., la plej trafikplena haveno iĝis tiu de Ugarit, la komercado kun Egipto certigis gravecon kaj prosperon de Biblos, Kiam oni detruis Ugarit-on en ĉ. 1200 a.K., Biblos reakiris sian malnovan gravecon. Ekde 900 a.K., la areo iĝis pli kaj pli influzono de la Asira Imperio. Tiglat-Pileser la 3-a ricevis ekde 743 a.K. tributon de Ŝipitbaal, reĝo de Biblos.

Pli poste regis la urbon Babilionio kaj Persio. Biblos havis propran reĝon, sed ĝi devis pagi imposton al la imperioj. Ekde 400 a.K., ĝi havis propran moneron. Post morto de Aleksandro la Granda, la urbo ne havis propran reĝon kaj perdis la politikan sendependecon. Post seleukida epoko, la romia epoko portis prosperadon al Biblos, kion pruvas multaj mozaikoj, teatro kaj tiamaj monumentoj. Dum la kristana epoko, ĝi estis grava bazo por la krucmilitistoj, kiuj konstruis fortikaĵon. La urbon konkeris en 1187 sultano Saladin, sed poste la kurcmilitistoj rekonkeris en 1197. En 1266 la urbon konkeris aremo de Bajbars la 1-a, en 1298 la mamelukoj okupis ĝin, kaj ekde 1516, ĝi estis parto de la Osmana imperio.

Biblos hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Marborda strando

Biblos hodiaŭ estas unu el la plej belaj urboj de Libano. La malnovan urboparton ĉirkaŭas muro, oni povas malkovri tie kristanan preĝejon de la ĝenovanoj, moskeon kaj havenon. Monumento simboligas la fenician abocon, kiun oni konsideras antaŭulo de la modernaj abocoj. Inter la vidindaĵoj estas menciinde la Obeliska Preĝejo, en kiu oni povas vidi multajn bronzajn figurojn; romia teatro kaj tomboŝtonoj de la malnovaj reĝoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]