Amalie von Donop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amalie von Donop
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1818 (1818-10-02)
Morto 16-an de septembro 1882 (1882-09-16) (63-jaraĝa)
vdr

Johanna Amalie von DONOP (fraŭline: Weber; naskiĝinta la 2-an de oktobro 1818 en Vajmaro, mortinta la 16-an de septembro 1882 samloke[1] estis germana verkistino.

Post edzigo de Hermann von Donop, ĉefleŭtenanto kaj saksia-vajmara ĉambelano[2], ŝi rajtas nomiĝi kun nobela titolo. Vivis ŝi Vajmare; verkaro ŝia restas triviala. Verkis ŝi sub la pseŭdonimo Amalie von Clausberg, uzante nomon el la edza familio.[3][4] Ŝia filino estis Marie von Nostitz (1840–1919).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Schloß Bucha, Brockhaus, Leipzig 1853 (romano)
  • Chrysalion. Ein Märchen aus Thüringen, Kühn, Weimar 1854
  • Nach Jahren, Kühn, Weimar 1855 (romano duvoluma
  • Ein dunkler Faden, Kollmann, Leipzig 1857 (rakonto)
  • Kampf bringt Frieden, Kollmann, Leipzig 1858 (romano duvoluma)
  • Still und bewegt. Ein Lebensbild, Manke, Jena 1866

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder, volumo 1. Berlin, 1898., p. 164 (interrete)
  2. Hermann von Donop originis el la familia branĉo von Klausberg. Gothaisches Genealogisches Taschenbuch der uradeligen Häuser, Gotha 1908, p. 185
  3. Ein dunkler Faden, Erzählung, Kollmann, Leipzig 1857, titola paĝo
  4. Pataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder, volumo 1. Berlin 1898, p. 131 (interrete)