Ambigramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La radiko "ambigramo" aspektas same, post rotacio de 180 gradoj.
Alia ambigramo pri la radiko "ambigram".
Alia ebla ambigramo pri la radiko "ambigram".

Ambigramo estas tipografia desegno, aŭ artaĵo, konsistanta el unu aŭ pliaj vortoj kiuj legeblas ne nur ordinare, sed ankaŭ de alia vidpunkto, transformo de teksto-direkto aŭ orientiĝo. La vortoj legeblaj laŭ alia vidpunkto povas esti samaj aŭ malsamaj de la originalaj vortoj. Douglas Hofstadter difinis ambigramon kiel "kaligrafian desegnon, kiu kapablas kunigi du malsamajn legeblojn en unu sola aro da kurboj."

Malsamaj ambigramistoj povas krei tute malsamajn ambigramojn pri la sama vorto aŭ frazo.

Eltrovo kaj populareco[redakti | redakti fonton]

La plej frua ambigramo estis kreita en 1893 de la artisto Peter Newell. Kvankam plej fama pro siaj porinfanaj libroj kaj pro la ilustraĵoj por Mark Twain kaj Lewis Carroll, Newell ankaŭ eldonis du libroj da inversigeblaj ilustraĵoj. La lasta paĝo en lia libro Topsys & Turvys enhavas la frazon THE END ("la fino"), kiu, inversigita, legeblas kiel PUZZLE ("enigmo"). En '"Topsys & Turvys Nombro 2 (1902), la sama frazo, inversigita, legeblas kiel PUZZLE 2 ("enigmo 2").

De junio al septembro 1908, la brita ĉiumonata gazeto La Fadeno eldonis serion de ambigramoj kiel rubrikon. Aparte interesa estas la fakto ke, laŭ la tiamaj ambigramistoj, ambigramoj estis malofta apartaĵo de malgranda kvanto da vortoj.

Laŭ John Langdon, ambigramoj estis sendepende reinventitaj de li mem kaj de Scott Kim en la 1970-aj jaroj. Langdon kaj Kim estas verŝajne la du artistoj al kiuj oni plej ŝuldas la nunan popularecon de ambigramoj, kvankam ankaŭ aliaj artistoj, kiel ekzemple Robert Petrick, asertas esti sendependaj inventintoj.

La plej frua referenco al la vorto "ambigram" estis de Hofstadter, kiu atribuis la devenon de la vorto al konversacioj inter malgranda grupo de amikoj dum 19831984. La originala eldono, prizorgita de Hofstadter, de Gödel, Escher, Bach (1979), prezentis du tridimensiajn ambigramojn en la kovrilo.

Preskaŭ-ambigramo kreita de Martin Weichert en la kongresa informilo por la IJK 1985

Ambigramoj fariĝis pli popularaj kiam Dan Brown inkluzivis ilin en sia romano Anĝeloj kaj demonoj; Brown uzis la nomon Robert Langdon por la heroo en liaj romanoj kiel omaĝo al John Langdon.

Hodiaŭ, ambigramoj videblas sur variaj produktoj, kaj ankaŭ populariĝis ambigramaj tatuoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]