Ambon
Ambon estas insulo de Indonezio kaj ties samnoma ĉefa loĝloko. Ĝi situas en la moluka insularo, kaj estas la administra centro de la samnoma provinco Molukoj, kiu kovras la sudan parton de la insularo. Laŭ stato de la jaro 2010 la insulo havis 441 000 loĝantojn, la urbo mem iom pli ol 310 000. La insula teritorio estas sume 775 kvadrataj kilometroj, el tio la urba teritorio estas 377 kvadrataj kilometroj, preskaŭ la duona insulo.
Eksteraj ligiloj
greke oficiala urba retejo (indonezie)