Amboso
Amboso (el la malnovaltgermana: anaboz, „ĉe kio oni batas”) estas metala bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn. Plej ofte ĝi estas metita sur lignan blokon.
La praformon de amboso oni uzas ĉefe en forĝejoj, batante per martelo plej ofte ardajn kaj tial molajn metalojn kaj formante ilin. Amboso kutime havas tipan formon kun ronda korno kaj ebena surfaco, kiuj ebligas diversajn prilaborojn. Plej grandaj modeloj havas diversajn aldonaĵojn por specifaj laboroj.
Fotogalerio
-
Amboseto
-
Forĝisto ĉe amboso
-
Forĝante la feron sur amboso
Proverbo
Ekzistas proverboj pri amboso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Esti inter martelo kaj amboso. ” „ Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata. ”
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Privata reta ambosokolekto (germane, angle)
- Informoj pri ambosoproduktado (germane)