Amparo Muñoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amparo Muñoz
Persona informo
Amparo Muñoz
Naskonomo Amparo Muñoz Quesada
Naskiĝo 21-an de junio 1954 (1954-06-21)
en Vélez-Málaga
Morto 27-an de februaro 2011 (2011-02-27) (56-jaraĝa)
en Malago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba tumoro vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o Patxi Andión vd
Profesio
Okupo filmaktoro • modelo • partoprenanto de belec-konkurso vd
Aktiva dum 1973–2011 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amparo MUÑOZ Quesada (Vélez-Málaga, provinco Malago, 21a de junio 1954 - Málago, 27a de februaro 2011) estis hispana aktorino kaj manekeno, venkintino de la belulinkonkurenco Fraŭlino Universo 1974. Laŭlonge de sia kariero, ŝi ricevis agnoskojn pro siaj aktoraj atingoj, inter ili la premio al la plej bona duaranga aktorino[1]​ en la Kinfestivalo de Bruselo pro Mamá cumple cien años, filmo nomumita al Oskar-premio al la plej bona neanglalingva filmo kaj venkintino de la Speciala Premio de la Ĵurio en la Donostia Kinfestivalo, same kiel de nomumo al la Ora Palmo en la Festivalo de Cannes pro la filmo Dedicatoria.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post la venko en la belulinkonkurenco Fraŭlino Universo 1974, ŝi suferis multajn malfacilaĵojn pro la trudaj devigoj fare de la organizado de la konkurenco, pro kio ŝi devis rezigni kaj perdi multon da mono.[2][3]

Amparo ricevis sian unuan rolon el la produktoro José Luis Dibildos por la filmo Vida conyugal sana (1974) de Roberto Bodegas kaj ĉefrolulita de Ana Belén, Alfredo Mayo kaj José Sacristán. Samjare ŝi filmis en Meksiko El diablo en persona kun Valentín Trujillo kaj Eduardo de la Peña.[4] Ŝi ricevis pli gravajn rolojn en filmoj kiel Tocata y fuga de Lolita, de Antonio Drove; Sensualidad, de Germán Lorente kun Fernando Fernán Gómez kaj Clara es el precio, de Vicente Aranda.

En 1976 ŝi protagonistis en La otra alcoba[5]​ de Eloy de la Iglesia. Por tiu filmo Amparo aperis por la unua fojo nuda. La filmo ege sukcesis kun komerca sukceso: pli ol 1 400 000 spektantoj.[6]​ En 1981 ŝi aperis en nova filmo de Eloy de la Iglesia nome La mujer del ministro,[7]​ en kiu ŝi laboris koincide kun Simón Andreu.

Ŝi ricevis laŭdojn de kritiko kaj premioj pro Mamá cumple cien años, de Carlos Saura, kiun ŝi protagonistis kun Geraldine Chaplin. Postaj sukcesoj estis Dedicatoria (Jaime Chávarri, 1980); El Gran Triunfo (1981); Como México no hay dos (1980), Las siete cucas (1981), Trágala, perro (1981), Si las mujeres mandaran (o mandasen) (1982); Hablamos esta noche (Pilar Miró, 1982); El gran mogollón (1982); Todo un hombre (1983). Fine de la 1980-aj jaroj ŝi havis problemojn kun heroino, inter aliaj jurajn. Dum ok jaroj ŝi ne povis labori. En 1996 Paul Naschy alvokis ŝin kiel protagonistino de terorfilmo Licántropo: el asesino de la luna llena, per kiu ŝi denove eniris en la kina etoso. Samjare ŝi aperis en Familia de Fernando León de Aranoa, kiu estis granda sukceso; ŝi denove disponis de mono, kaj revenis al problemoj pro la drogo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1974 Vida conyugal sana
    • Tocata y fuga de Lolita
  • 1975 Sensualidad
    • Clara es el precio
  • 1976 La otra alcoba
    • Mauricio, mon amour
    • Volvoreta
  • 1977 Del amor y de la muerte
    • Acto de posesión
  • 1979 El anillo matrimonial
  • 1980 Memorias de un visitador médico
    • Dedicatoria
  • 1981 El Gran Triunfo
    • La mujer del ministro
    • Como México no hay dos
    • Las siete cucas
    • Trágala, perro
  • 1982 Si las mujeres mandaran (o mandasen)
    • Hablamos esta noche
    • El gran mogollón
    • El diablo en persona
  • 1983 Todo un hombre
    • Hayop sa ganda
    • Se me sale cuando me río
  • 1984 El balcón abierto
  • 1985 La reina del mate
  • 1986 Lulú de noche
    • Delirios de amor
  • 1987 Las dos orillas
    • Los invitados
    • En penumbra
  • 1988 La luna negra
  • 1989 Al acecho
  • 1996 Familia
    • Licántropo: el asesino de la luna llena
  • 1997 Fotos
    • Elles
  • 1999 Tierra de cañones
  • 2000 Un paraíso bajo las estrellas

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Soledad Gallego-Díaz (29a de januaro 1980). «Saura, premiado en el Festival de Bruselas». Konsultita la 13an de oktobro 2020.
  2. Galán, Diego (28a de februaro 2011). El País, eld. «Amparo Muñoz, un bello juguete roto». Konsultita la 26an de julio 2014.
  3. La Vanguardia, eld. (28a de februaro 2011). «Fallece en Málaga la actriz Amparo Muñoz». Konsultita la 26an de julio 2014.
  4. El ocaso de Amparo Muñoz la mujer más bella del mundo en La Razón.
  5. El País, (6a de marto 1992). «Crítica | La otra alcoba». EL PAÍS. Konsultita la 24an de junio 2017.
  6. «La otra alcoba (1976) - Box office / business». IMDb. Konsultita la 20an de julio 2017.
  7. «La mujer del ministro - Instituto Mexicano de Cinematografía». IMCINE. Arkivita el originalo la 31an de julio 2017. Konsultita la 27an de junio 2017.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amparo Muñoz en la hispana Vikipedio.