Ana de Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ana de Bretonio

Ana de Bretonio (naskiĝis la 25-an de januaro 1477 en Nantes; mortis la 9-an de januaro 1514 en Blois) estis dukino de Bretonio kaj reĝino de Francio.

Ana, kiun oni nomis ankaŭ la "reĝineto", estis la nura infano de la duko Francisko la 2-a de Bretonio kaj de ties dua edzino Margareta de Foix. Tiel ŝi estis heredantino de la tiama sendependa dukujo Bretonio.

Idoj

El la unua edziniĝo al Karlo la 8-a de Francio

  1. Karl-Orlando, naskiĝis la 10-an de oktobro 1492, mortis la 6-an de decembro 1495
  2. Karlo, naskiĝis la 8-an de septembro 1496 kaj mortis la 2-an de oktobro 1496
  3. Francisko, naskiĝis kaj mortis en la jaro 1497
  4. Ana, naskiĝis kaj mortis en la jaro 1498

El la dua edziniĝo al Ludoviko la 12-a de Francio:

  1. Claude, naskiĝis la 13-an de oktobro 1499
  2. Filo kiu mortis tuj post la naskiĝo la 21-an de januaro 1503
  3. Mortnaskito la 21-an de januaro 1509?
  4. Renée, naskiĝis en oktobro 1510
  5. Filo mortnaskita la 21-an de januaro 1513

Eksteraj ligiloj