Anci Barna
El Vikipedio
BARNA Anci estis hungara aktorino naskiĝinta en Szentjobb la 17-an de januaro 1902 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-an de majo 1987.
Kariero [redakti]
Anci Barna estis inter 1924 kaj 1928 membrino de la hungarlingva teatro de Oradea. En Hungarujo ŝi ludis unue en provincaj teatroj. Ekde 1951 ŝi estis anino de Állami Faluszínház, ekde 1957 ĝis 1966 de la Vidám Színpad.
Fonto [redakti]
- Magyar Életrajzi Lexikon