Andrea Bártfai-Mager

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Bártfai-Mager
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1966 (1966-05-24) (57-jaraĝa)
en Hungario
Ŝtataneco Hungario
Alma mater MGIMOUniversitato Corvinus de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Béla Bártfai
Okupo
Okupo politikistoekonomikistoŝtata funkciulo
vdr

Andrea Bártfai-Mager, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bártfai-Mager Andrea estas la unusola ina ministro en Kvara Kabineto Orbán.

Informoj gravaj pri Andrea Bártfai-Mager ne ekzistas, oni ne scias, kiam kaj kie ŝi naskiĝis. Ŝi aspektas mezaĝulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrea Bártfai-Mager [1] post la mezlernejaj jaroj studis en la jaroj 1985 kaj 1986 en instituto pri internaciaj rilatoj en Moskvo, poste inter 1986 kaj 1991 en Ekonomia Universitato Marx Károly en Budapeŝto. Post la diplomo ŝi estis konsilisto, ekde 1998 ŝi laboris en banko, inter 2001 kaj 2007 en Hungara Nacia Banko, lastfoje kiel vicdirektoro. Tiutempe ŝi frekventis mallongajn kursojn en Svisa Nacia Banko (2002), Vaŝingtono (2003), Frankfurto ĉe Majno (2004), Oxford (2007). Ŝi havis postenon inter 2007-2010 en ŝtata ekonomia oficejo, en eldonejo en 2010, sed en la sekva jaro ŝi revenis al la Nacia Banko ĝis 2016. En tiu jaro ŝi estis nomumita inspektoro pri bankaj aferoj, en 2018 titulara ministro pri naciaj havaĵoj.

Ĵurnalisto detektivis, ke ŝi edziniĝis, baldaŭ eksedziniĝis, ŝi havas 2 gefilojn, kiuj laboras jam en la ekonomio. Laŭ konfeso de Bártfai-Mager ŝi vivas jam en nova geedziĝo jam 2 jardekojn. Loĝejo de Bártfai-Mager troviĝas en elita kvartalo de Budapeŝto, en la loĝejo funkciis 60 firmaoj de la eksedzo, el ili kelkaj havis ŝuldojn, kelkaj estis trude neniigitaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.