Andrej Markov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Markov
Persona informo
Naskonomo Андре́й Андре́евич Ма́рков
Naskiĝo 2-an de junio 1856 (1856-06-02)
en Rjazan
Morto 20-an de julio 1922 (1922-07-20) (66-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Literatorskie mostki
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Alma mater fakltato de fiziko kaj matematiko de la Sankt-Peterburga Universitato • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Frat(in)o Vladimir Andreyevich Markov
Infano Andrei Markov
Okupo
Okupo matematikisto • statistikisto • universitata instruisto
vdr

Andrej MARKOV (ruse Андрей Андреевич Марков) (naskiĝis la 14-an de junio 1856 en Rjazan, mortis la 20-an de julio 1922) estis rusa matematikisto. Li plej famiĝis pro siaj verkoj rilate al stokastikaj procezoj.

En siaj verkoj pri predikata logiko li emfazas, ke li elektis la intuician direkton de matematiko[mankas fonto].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andrej Markov estis filo de Andrej Grigoreviĉ Markov kaj de lia unua edzino Nadeĵda Petrovna Markova. Li naskiĝis en Rjazan, kie lia patro estis sekretario de la forsta oficejo. Kelkajn jarojn poste la familio iris al Sankt-Peterburgo, kie la patro iĝis intendanto de princino Ekaterina Aleksandrovna Valvateva.

Ankoraŭ kiel 17-jara gimnaziano Markov verkis matematikan artikolon pri metodo por solvi diferencialajn ekvaciojn. Rezulte li estis invitita al la "sabatoj de Korkin", regula kunveno de la studentoj de Aleksandr Nikolaeviĉ Korkin. En 1874 Markov ekstudis en la fizika-matematika fakultato de la ŝtata universitato de Sankt-Peterburgo.

En 1877 li ricevis oran medalon pro solvo de integrado de diferencialaj ekvacioj per ĉenaj frakcioj; la metodon li aplikis al la ekvacio .

Post findiplomiĝo en 1880 li iĝis docento pri diferenciala kaj integrada kalkulado, faris ankaŭ kursojn pri analitiko, probabloteorio. En 1895 li doktoriĝis pri aplikado de algebraj ĉenaj frakcioj. Unu jaron poste li iĝis eksterorda profesoro kaj estis elektita adjunkta membro de la Akademio de la Sciencoj Sankt-Peterburgo. En 1890 li iĝis ties eksterorda membro; ekde 1894 li estis orda profesoro de la universitato kaj ekde 1896 orda membro de la akademio.

Ankaŭ post sia emeritiĝo en 1905 li plu laboris en la universitato.

Kiam en 1908 okazis tumultaj protestoj de studentoj, la registaro ordonis al la instruantoj de la universitato kontroli kaj raporti la aktivadojn de siaj studentoj. Markov rifuzis esti "agento de la registaro" kaj estis malpermesita plu instrui.

Kiam en 1913 Markov estis elektita, de la urba konsilio, honora membro de la universitato, la instruministerio rifuzis konfirmi la elekton. La konfirmo okazis nur post la februara revolucio de 1917. Ekde tiam Markov denove instruis universitate ĝis sia morto en 1922.

Ankaŭ lia frato Vladimir Andreeviĉ Markov (1871–1897) kaj lia samnoma filo Andrej Andreeviĉ Markov (1903–1979) estis konata matematikisto.