Andris Bērziņš (1944)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Andris Bērziņš
Andris Bērziņš
Persona informo
Andris Bērziņš
Naskiĝo la  10-an de decembro 1944(nun 1944-12-10) (do nun 79-jara)
en Nītaure, Latvio
Lingvoj latva vd
Ŝtataneco LatvioSovetunio vd
Alma mater Teknologia Universitato RigoUniversitato de Latvio • Sigulda State grammar school vd
Partio Unio de Verduloj kaj Farmistoj
Familio
Edz(in)o Dace Seisuma vd
Profesio
Okupo politikisto • bankisto vd
Aktiva en Rigo vd
prezidanto de Latvio
Dum 8-a de julio 20118-a de julio 2015
Antaŭulo Valdis Zatlers
Sekvanto Raimonds Vējonis
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andris BĒRZIŅŠ (naskiĝis la  10-an de decembro 1944(nun 1944-12-10), do nun 79-jara) estas latva komercisto kaj politikisto. De la 8-a de julio 2011 ĝis la 8-a de julio 2015 li estis prezidanto de Latvio. Andris Bērziņš reprezentas la politikan partion Unio de Verduloj kaj Farmistoj.

De 1993 ĝis 2004, li estis la prezidanto de la latva banko Unibanka, nun posedate fare de la sveda banko SEB.

La 8-an de julio 2015 li finis sian oficperiodon kiel prezidanto kaj enoficiĝis Raimonds Vējonis.

Frua kariero[redakti | redakti fonton]

Andris Bērziņš naskiĝis en 1944, tri jarojn post la perforta konkero de Latvio fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio, en la latva vilaĝo Nītaure, parto de la historia regiono Livonio. En 1958 li finis la elementan lernejon, en 1962 la mezlernejon de Sigulda. Poste li studis kaj en 1971 finis la studadon en la Politeknika Instituto de Rigo, kaj sekve laboris kiel radiofonia inĝeniero. Iom post iom li karieris ĝis direktora posteno, kaj en 1988 iĝis vicministro de komunumaj servoj de la Latva SSR. Krome li studis en la ekonomika fakultaro de la Universitato de Latvio kaj finis tiun studon en 1988.

En 1989 Andris Bērziņš estis elektita al la konsilio de la distrikto Valmiera kaj iĝis prezidanto de ties ekzekuta komisio. Sekvajare, li elektiĝis reprezentanto de Valmiera en la Supera Konsilio de Latva SSR, kaj la 4-an de majo 1990 voĉdonis favore al la deklaro kiu restarigis la ŝtatan sendependecon de la Respubliko Latvio. Post fino de la parlamentana oficperiodo en 1993, li iĝis gvidanto de la Privatiga Fonduso de la Banko de Latvio, kaj paralele iĝis prezidanto de la banko Latvijas Unibanka. Li iĝis sukcesa komercisto kaj unu el la plej bonhavaj civitanoj de Latvio.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Li revenis al la ŝtata politiko en 2005, kiam li nesukcese kandidatis pri la ofico de urbestro de Rigo. De 2006 ĝis 2010 li estis la prezidanto de la Latvia Ĉambro de Industrio kaj Komerco. En 2010 li elektiĝis membro de la nacia parlamento Saeima kiel ano de la Unio de Verduloj kaj Farmistoj.