Andrzej Ziemiański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Ziemiański

Andrzej Ziemiański (naskiĝis la 17-an de februaro 1960 en Vroclavo) estas pola sciencfikcia kaj fantasta verkisto, arkitekto de profesio.

Li finstudis pri la arkitekturo en Vroclava Politekniko en 1983. Li laboris en Vroclava Politekniko kaj Agrikultura Universitato de Vroclavo.

En 1979 li debutis kiel verkisto per la novelo Zakład zamknięty ("Fermita institucio"). Kaŭze de malgranda postulo por pola sciencfikcio, sian romanon Przesiadka w przedpieklu ("Ŝanĝo en antaŭinfero") Ziemiański eldonis sub la pseŭdonimo Patrick Shoughnessy.

Post pli ol dek jaroj da silento Ziemiański revenis kiel aŭtoro de Bomba Heisenberga ("Bombo de Heisenberg") kaj aliaj noveloj. Grandan popularecon Ziemiański gajnis por la romano Achaja, kiu estas enklasigita kiel fantasto kvankam la verkisto konsideras ĝin sciencfikcio. En la verkoj de Ziemiański ofte aperas milita temo. Li estas kritikata pro uzo de vulgareco en dialogoj.

Ziemiański ricevis la Premion Zajdel por la noveloj "Autobahn nach Poznań" (2001) kaj "Zapach szkła" ("Odoro de vitro" - 2003).


Novelaroj

Romanoj

  • Wojny urojone (1987)
  • Zabójcy szatana (1989, kune kun Andrzej Drzewiński)
  • Bramy strachu (1990)
  • Nostalgia za Sluag Side (1990, kune kun Andrzej Drzewiński)
  • Dziennik czasu plagi (1991)
  • Przesiadka w przedpieklu (1991 sub pseŭdonimo Patrick Shoughnessy, reeldonita sub vera nomo de Ziemiański kiel Przesiadka w piekle 2004)
  • Achaja volumo I (2002)
  • Achaja volumo II (2003)
  • Achaja volumo III (2004)
  • Miecz Orientu (2006)